Filologio (de la greka philologia "amo al lingvo") — unuiĝo de kelkaj sciencoj (lingvistiko, literaturologio, tekstologio ka.), kiuj esploras homan kulturon per analizo de teksto. Alivorte, per filologio oni komprenu la studon (ne nur sciencan, sed ankaŭ artan aŭ filozofian) kiu serĉas la interpretadon de tekstoj en ĝia socia kunteksto.
Malgraŭ kelkaj antikvaj aŭtoroj, kiel Platono jam uzis la vorton, estis Friedrich August Wolf, en 18-a jarcento kiu uzis unue la vorto en moderna senco. Vere, Wolf faris vortludon, ĉar kiam li publikigis sian verkon "Prolegomena ad Homerum" (1795) oni demandis al li ĉu al kiu studobjekto tiu libro apartenas, li respondis "Filologio" kiu povas signifi "amo al lingvo" sed ankaŭ "mia propra scienco" (philos ankaŭ estas pronomo, kiu signifas "(mia) propra").
En la tradicio de kelkaj landoj filologio estas komprenata nur kiel studo de antikvaj lingvoj kaj tekstoj, dum la studo de modernaj tekstoj estas nomata Tekstlingvistiko. Alie, oni povas paroli pri Historilingvistiko pri studo de malnovaj lingvoj.
En ĝiaj unuaj tempoj la historilingvistiko ankaŭ estis nomita "kompara filologio", ĉar ĝi estis, pleje, komparo inter malnovaj skribaj lingvoj. Estis August Schleicher kiu, apartigis la historilingvistikon disde filologio per rigida pozitivisma klasifikado, sed, anglalingvanaj aŭtoroj daŭris uzi la du konceptojn sen distingo.
La ĉefa okupo de filologo estas klarigi tekstojn, do, unue, li devas akiri tekston. La akiro de teksto estas tre interesa kaj aventura laboro, en tiu etaĝo, filologo estas preskaŭ detektivo. Oni povas legi la faman verkon de Umberto Eco, La nomo de la rozo kiu estas, inter alie, romano pri pruvo akiri tekston por studi ĝin. Richard Francis Burton, Paul Emile Botta kaj aliaj faris grandajn kaj aventurajn vojaĝojn por akiri tekstojn, ekzemple de Kamasutro. Aliaj tekstoj estis akiritaj tute hazarde, kio okazis al Pergamenaro de Morta Maro, aŭ simple restas en bibliotekoj kaj arĥivejoj.
Post akiri tekston, filologo faras la recenzon (latinlingve recensio), tio estas esplori ĉiujn konatajn informojn pri la teksto, ĉiuj eldonojn, versiojn kaj malrektajn citaĵojn. En tiu etaĝo oni konsideras tiel la manskribajn kaj presitajn kopiojn de la teksto (rekta tradicio) kiel tradukojn, citaĵojn, komentariojn, ktp. La kolacio (latinlingve collatio) kaj forigo de senutilaj aŭ identaj ekzempleroj ankaŭ estas partoj de recenzo.
Kolacio (collatio), estas la komparo de ĉiuj atestoj pri la teksto, uzante unu el ili kiel bazan tekston, nomatan ekzemplo al kolacio. Por elekti la tekston, kiu estos ekzemplo al kolacio, oni devas trovi tio, kio prave estus pli proksima al la originalo. Pro tio, oni bezonas rigardi la ekeston de teksto kaj ĝian eksteran historion, t. e., kie kaj kiel ĝi estis trovita, de kiu, kie ĝi restis, dum kiom da tempo, ktp. En tiu fazo, ankaŭ estas detektiveca ago por trovi falsaĵojn, sanĝojn dum la tempo, ktp. Oni devas studi tipojn de kaligrafiaĵoj, de plumoj, de inko, ktp.
Fine de kolacio, post komparo de ĉiuj testemonojn, la filologisto forigas ĉiujn senutilajn ekzemplerojn, aŭ ĉar ili estas nur identaj kopioj, aŭ ĉar ili estas falsaj, aŭ pro iu alia kialo. Tiu forigo oni nomas eliminatio codicum descriptorum (forigo de identaj kopioj).
La sekva etaĝo estas la stemma codicum aŭ stematado, t. e., la organizo de ekzempleroj kiuj restas post forigo. La filologo ordonas la tekstojn en unu "arbon" nomata sintezo de stematado por montri la "genealogiajn" rilatojn inter ili. La celo de ĉi tiu etaĝo estas la determino kiuj kopioj estas pli proksimaj al la origina teksto (arketipo) kaj kiuj estas la pli malproksimaj (superstitoj). Kompreneble, se estas nur unu kopio de la teksto, aŭ se oni konas la originalon, ĉi tiu etaĝo ne estas necesa.
Sekva fazo estas la emendatio aŭ korektado, kiun oni faras per komparo de la tekstoj kaj per deduktado. Post korektado, oni havas kritikan eldonon sur kiu baziĝos la studoj de filologo.
Fine, la filologo faras la prezentadon de teksto, t. e., la analizon pri ĝi, kiu estas la vera celo de la filologia laboro. En la prezentado, la filologo rajtas uzi ĉiujn konatajn metodojn de ĉiuj skoloj; li povas elekti fari filozofian, artan aŭ sciencan studon de la verko.
Ekde antikveco, la studo kaj interpretado de tekstoj estas zorgo de homoj. En la antikva Egiptio, en Ĉinio kaj ĉiuj aliaj civilizoj, kie estis skribo, oni tuj malkovris, ke la tekstoj pasas al sekvaj generacioj. Tiu povo ŝajnis pli mirinda en religiaj kaj magiaj tekstoj, do tiuj popoloj zorgis ĉefe trovon de magiaj formuloj kaj ritoj en la sanktaj libroj, kies korekta interpretado donus al ĝia posedanto grandajn povojn kaj riĉecojn.
En la fino de antikvo, kiam jam estis granda kvanto da literaturaj verkoj, oni bezonis studi ankaŭ literaturajn kaj historiajn tekstojn pro ilia propra valoro. Eble la unua poeto kiu meritis tiun studadon en Okcidento estis Homero, multajn jarcentojn antaŭ Kristo.
Je la fino de Mezepoko, studado de tekstoj gajnis novan impulson por juraj disputoj inter feŭdaj sinjoroj, kiuj volis pravigi siajn rajtojn ne plu nur perforte, sed ankaŭ jure, pro tio, ili subtenis studantojn de malnovaj tekstoj. Tiu movado, kiu favoris la studon de la latina, inter aliaj aferoj, originis renasancan intereson pri mortintaj lingvoj kaj antikvaj tekstoj. Dum Renesanco, tiu studo multe pligrandiĝis kaj graviĝis.
En la 18-a jarcento, Friedrich August Wolf (1759 - 1824) kreis la modernan koncepton de filologio, t. e., studo kies kerno estas la teksto. Wolf kaj lia skolo postulis ke tiuj aliaj konoj bezonataj por la interpretado de teksto (lingvistiko, historio, erudicio) estas necesaj sed helpaj ne kernaj en filologio.
Dum la 19-a jarcento, filologio tre evoluis, tiel per la progresado de la prilingvaj konoj, kiel per la impulso de Pozitivismo kiu donis al filologio novajn metodojn. Ankaŭ dum la 19-a jarcento, oni malkovris centojn da novaj dokumentoj. Jean-François Champollion, la egiptologoj kaj asiriologoj malfermis la pordojn de riĉegaj bibliotekoj, oni "malkovris" la literaturon de Hindio kaj Ĉinio ktp.
Tiu movado nur haltis dum la Dua mondmilito, ĉar la tiama ĉefa skolo de filologio estis la germana. Multaj filologoj eliris Germanion, aliaj, fariĝis naziistoj kaj tiel perdis sian prestiĝon post la milito. La postmilitaj intelektuloj, forte influitaj de marksismo aŭ kontraŭ-marksismo, ĝenerale ne plu interesiĝis pri studado de filologio aŭ "erudicio", kiu estis rigardata kiel peza senutilo.
De tiam ĝis la fino de la 20-a jarcento, filologio malvigliĝis kaj studado pri malnovaj tekstoj tre malgraviĝis. Studado pri teksto gajnis politikan rigardon kaj oni celis trovi "kovraĵojn" en religiaj, sciencaj kaj politikaj tekstoj. Michel Foucault eble estis la plej grava aŭtoro de tiu periodo. Li evidentigis kiel tekstoj pri frenezeco, malsano kaj krimoj kovras ideologiaĵojn kaj ekonomiajn aŭ politikajn intencojn. Dum preskaŭ la tuta dua duono de la 20-a jarcento, do, oni zorgis ĉefe pri aktualaj tekstoj kaj ĝia analizo apartenis al kultura batalo de la Malvarma milito.
Tuj post la fino de la Malvarma milito, oni vidis ke la novaj metodoj, ĉefe de Foulcault, estas aplikeblaj ankaŭ al malnovaj tekstoj. Oni povas interpreti tekstojn de Kikero aŭ Cezaro kiel plenaj de kovritaj intencoj kaj analizi poemojn de Horacio aŭ Vergilio kiel parton de la politika klopodo de Aŭgusto pravigi la Romian imperion.
সাংস্কৃতিক ভাষাতত্ত্ব | Filologia | Filologi | Philologie | Philology | Filología | Filoloogia | Filologia | Philologie | פילולוגיה | Filologija | Filológia | Philologia | Filologi | Filologio | Textafræði | Filologia | 文献学 | 고전문헌학 | Filologija | Филологија | Filologie | Filologi | Филологи | Filologia | Filologia | Филология | Filologija | Filologija | Filologi | Filoloji | Văn hiến học | 文字学
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Filologio".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world