Falsaj amikoj estas paroj de vortoj en du lingvoj (aŭ de literoj en du skribsistemoj), kiuj aspektas kaj/aŭ sonas simile, sed estas malsimilaj laŭsignife.
En varbado, internaciaj entreprenoj foje perdas monon per falsaj amikoj. Ekzemple, foje japana aŭtomobilfabriko Toyota proponis aŭtomobilon "MR-2" al franca publiko, sed "MR-2" sonas en la franca samkiel "merde" (merdo), kaj la vendoj fiaskis. Tiu okazis en Grekio al aŭtomobilo "Monza" ĉar en la greka tiu sonas kiel grava ofendo. En Brazilo la "Bank Boston" ne sukcesis akiri klientojn, ĉar "Boston" similas al portugallingva "bosta" (feko), sekve "Banco de Boston" (Banko de Boston) similas al "Feka banko". La nederlanda banko Rabobank subvenciis IJKon 1989, amuze por la esperantistoj. Sed pri tiaj aferoj eble pli abundas mitoj en la reto ol veraj okazoj, vidu ekz-e (anglalingve). Ankaŭ ekzistas kombinaĵoj kiuj eventuale povus esti embarasaj, kia la jogurta trinkaĵo YOP ([http://www.yoplait.co.uk/yop/ en fr), kiu signifas fikis en la rusa (skribata Ебать), sed verŝajne la kompanio ĝis nun ne provis vendi ĝin en Rusio.
Malgraŭ tio, eŭfemismado pro interlingvaj falsaj amikoj, en ĉiutaga vivo, estas nerekomendinda, ĉar la listo de tiaj koincidoj estus senfina kaj dependus de la ĉiukaza lingva referenco de la parolantoj. Ekzemple, oni mokas en Brazilo pri Usono, ĉar en ĝi estas urboj kiel Boston (Feko) kaj Chicago ("Ho, mi fekas!"), pli malbone estas Venezuela, ĉar ĝia ĉefurbo estas Caracas ("malpuraĵo el la nazo"), sed oni ne povas esperi ke usonanoj kaj venezuelanoj ŝanĝos la nomojn de siaj urboj por eviti mokon de brazilanoj. Simile, estas germania monto nome Wank, kiu por britoj signifas "masturbi", sed oni ne ŝanĝu la nomon de la monto pro tio. Ankaŭ la urbo Phuket estas similas je angla fuck it. Estas germana familia nomo Joder, kaj en la kastili-hispana joder = fiki. Kaj alia germana familia nomo Katz (de Katze = kato), kiu en la itala sonas kiel Cazzo = peniso. La korea nomo Yoo Suk (ekz. la aktoro Kim Yoo Suk) signifas ion malĝentilan por usonanoj. Ankaŭ la kantona nomo Fuk Yiu estas malĝentila por angleparolantoj. Sed neniuj el ili estus ŝanĝataj pro tio.
La falsaj amikoj rilatas malsame al lingvonivelo de tradukanto. Neniu kiu bone konas la portugalan lingvon konfuzigu "no" (en) al ne, sed tio estas ofta al homoj kiuj apenaŭ ekkonis la lingvon. Male, eĉ spertaj esperantistoj konfuzas "apenas" (nur) al apenaŭ. Eble neniu konfuzigus la hispanan "sed" (soifo) al sed, ĉar "soifo" estas substantivo kaj "sed" estas gramatika vorto.
Фалшиви приятели | Falscher Freund | False friend | Falso amigo | Väärät ystävät | Faux-ami | Hamis barát | Valse vriend | Falske venner | Falska vänner | 伪友
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Falsa amiko".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world