forest1.jpgFago (latineFagus) estas genro de dek specioj de falfoliaj arboj en la familio fagacoj. Ili devenas de Eŭropo, Azio, kaj Nord-Ameriko. Ili estas ekonomie gravaj arboj kun globformaj, long-pedunklaj masklaj amentoj kaj kun femalaj amentoj sur mallongaj, rigidaj staraj pedunkloj. La fruktoj estas po du triangulaj nuksoj en moldorna kupulo el kunkreskintaj brakteoj. La ligno estas tre multe utiligita, valora. Mez-Eŭropa arbo, kiu ŝatas la malsekan klimaton. Kreskas 30-48 m, la arbokrono estas fermita, surfunde kreskas nur malmultaj arbustoj, herboj. Toleras la ombrelon. La krusto estas glata kaj griza ĉe la pli maljunaj arboj.