Evangelista TORRICELLI (toriĈEli, naskita la 15-an de oktobro 1608, mortinta la 25-an de oktobro 1647) estis itala fizikisto kaj matematikisto.
Li estis disĉiplo de Galilejo, profunde inspirita de ties laboro, kaj iĝis lia posteulo kiel matematika profesoro en la akademio de Florenco. Li demonstris la atmosferan premon de la aero kaj sur ĝi bazis hidrargan barometron. Oni honore al li nomis unuon de premo: 1 torr egalas la premon de hidrarga kolono 1 milimetron alta sub tera gravito. Sed tiu unuo, kiu ne estas SI-unuo, ne plu estas multe uzata; PIV eĉ ne bezonas vorton por ĝi ("toro" jam havas sufiĉe da signifoj).
PIV ja dediĉas artikolon al TORRICELLI kaj honoras lin per la esperantigita nomo Toriĉelo. Ial ĝi donas lian vivotempon kiel "1658–1709", kio signifus, ke li ne povintus koni sian instruiston Galilejo. Verŝajne la eraro baziĝas sur konfuzo kun Giuseppe Torelli, itala muzikisto, kiu havas la menciitajn vivodatenojn.
Fizikistoj | Matematikistoj | Mortintoj en 1647 | Naskiĝintoj en 1608
Еванджелиста Торичели | Evangelista Torricelli | Evangelista Torricelli | Evangelista Torricelli | Evangelista Torricelli | Evangelista Torricelli | Evangelista Torricelli | אוונג'ליסטה טוריצ'לי | Evangelista Torricelli | エヴァンジェリスタ・トリチェリ | ტორიჩელი, ევანჯელისტა | 에반젤리스타 토리첼리 | Evangelista Torricelli | Evangelista Torricelli | Evangelista Torricelli | Evangelista Torricelli | Evangelista Torricelli | Торричелли, Евангелиста | Evangelista Torricelli | Evangelista Torricelli
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Evangelista Torricelli".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world