Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto () estas la plej multe parolata internacia planlingvo. Ĝia nomo venas de Doktoro Esperanto, la plumnomo per kiu L. L. Zamenhof publikigis la bazon de la lingvo en 1887. La intenco de Zamenhof estis krei facile lerneblan, neŭtran lingvon por la internacia komunikado, kiu tamen ne anstantaŭu jam ekzistantajn lingvojn.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝin parolas inter 100.000 kaj 2.000.000 da homoj en la mondo, el kiuj proksimume 2.000 estas denaskaj parolantoj. Flag of Esperanto.svg
| Specimeno | |
|---|---|
| La Patro Nia: (Aŭskultu sondosieron) | Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la hispana, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe Vilborg)
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu fonemo por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 fonemojn (same kiel la plejmulto de lingvoj), por respekti la supran priskribitan principon, Zamenhof devis krei novajn literojn: la tiel nomatajn "ĉapelitajn" literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, kiuj estas memstaraj literoj sen ajna rilatoj kun c, g, h, j, s kaj u, krom la grafika aspekto....
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvoprojekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
| singulara | plurala | nedifina | resenda*** (refleksivo) | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| unua | dua | tria | unua | dua | tria | ||||||
| kutima | intima* | vira | ina | neŭtra** | |||||||
| mi | vi | ci | li | ŝi | ĝi | ni | vi | ili | oni | si | |
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Ankaŭ ekzistas kelkaj esperantlingvaj podkastoj. Inter ili, verŝajne plej populara estas Radio Verda kiu funkcias ekde 1998. Internacia Televido nun funkcias sub la sponsrado de Ĝangalo, kaj nun faras la epokon de televido.
Ekzistas kelkaj kampoj, en kiuj oni jam hodiaŭ uzas Esperanton profesie. Kiel ekzemploj povas servi eldona agado aŭ turismo (ĝenerale aŭ kleriga). Pli pri la profesia uzo de Esperanto oni povas legi ekzemple en Petr Chrdle: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj (KAVA-PECH, 1995).
aldonebla
Planlingvoj | Esperanto | Esperantidoj
Esperanto | Esperanto | ኤስፔራንቶ | إسبرانتو | Esperantu | Эспэранта | Есперанто | Esperanteg | Esperanto | Esperanto | Esperanto | Эсперанто | Esperanto | Esperanto | Esperanto | Εσπεράντο | Esperanto | Esperanto | Esperanto | Esperanto | اسپرانتو | Esperanto | Espéranto | Èsperanto | Esperanto | Esperanto | Esperanto | אספרנטו | एस्पेरान्तो | Esperanto | Eszperantó nyelv | Esperanto | Bahasa Esperanto | Esperanto | Esperantó | Esperanto | エスペラント | esperant | 에스페란토 | Esperanto | Esperanto | Esperanto | Esperanto | Esperanto | Bahasa Esperanto | Esperanto | Esperanto | Esperanto | Esperanto | Esperanto | Эсперанто | Esperanto | Esperanto | Esperanto | Эсперанто | Esperanto | Esperanto | Esperanto | Esperanto | Esperanto | Gjuha Esperanto | Есперанто | Esperanto | Kiesperanto | ภาษาเอสเปอรันโต | Esperanto | Есперанто | Esperanto | Sperantapük | 世界语 | Sè-kài-gí
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Esperanto".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world