article

Embrio (greke έμβρυο), ankaŭ ĝermo, estas organismo en frua vivformo.

Ĉe la pli altrangaj plantoj konsistas embrio el ĝermoradiko aŭ radiketo (Radicula), ŝosoĝermo (Plumula) kaj kotiledono(j) (Cotyledo (Cotyledonen)). Dum la ĝermado evoluas el ĝi la ĝermoplanto.

Ĉe bestoj, oni nomas embrio la novan organismon, evoluitan el la fekundigita ovoĉelo (zigoto), ĝis ĝi evoluas en la patrina besto aŭ en ovokovraĵo aŭ ovoŝelo.

Ĉe la homo, la naskoto ekde la 9-a graveda semajno nomiĝas feto. (Sed tio dependas ankaŭ parte de la lokaj leĝoj)

Jura aspekto


Ĝis 14-tagiĝo de embrio oni ne parolas pri individuo. Post tiam aperas primitivaj strioj de la nerva sistemo (oni uzas por tiu tempo la esprimon parembrio aŭ praembrio).

En kelkaj landoj estas permesataj la eksperimentoj kun la embrioj, praĉeloj eĉ la klonado.

Religia vidpunkto


Katolika vidpunkto

Ĉiu embrio estas jam homo, donaco de Dio, tiel ĉiu eksperimento, forigo de tiuj estas tute malpermesita. La forigo de embrio (aborto) en ĉiu ajn tempo validas kiel murdo.

Embriologio

جنين | Embrió | Embryo | Embryon | Embryo | Embryo | Embrión | Alkio | Embryon | Embriono | Embrione | | Gemalas | Embryo | Embrion | Embrião | Эмбрион | Embryo | Embryo | Embryo

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Embrio".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld