article

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio / Germanio > Elba Grejsmontaro < turismaj regionoj < Turismo


Kzsch panorama.jpeg

Elba Grejsmontaro estas mezalta montaro konsistanta plejparte el grejso (aŭ sabloŝtono) kaj situas ambaŭflanke de riveroElbo inter la urboj Pirna (Germanio) kaj Děčín (Ĉeĥio). Tiu ĉi montaro kovras areon de 800 kvadrataj kilometroj kaj apartenas al la pli malgrandaj montaroj de Eŭropo. Ofte oni parolas pri la du partoj:
....Saksa Svislando en Germanio............. .............Ĉeĥa Svislando en Ĉeĥio....
Elba Grejsmontaro estas la rezulto de radikalaj geologiaj ŝanĝiĝoj. En kretaceo ĉi tie troviĝis marfundo. Efloresko kaj Erozio de la apudaj montaroj ( Ercmontaro kaj Luzacia montaro ) liveris materialon, kiu eksedimentis sur la marfundo kaj formis dikajn grejstavolojn. Elbo kaj ties alfluoj dismembrigis tiun terenon en bizara maniero. Hodiaŭ la imponan pejzaĝon karakterizas la mallarĝa valo de Elbo, profundaj rokaj ravinoj, malgrandaj altebenaĵoj, tablomontoj kaj rokogrupoj. Elba Grejsmontaro nun estas unika turisma regiono, vojaĝcelo de unua rango. Centojn da kilometroj mezuras ĝiaj romantikaj migrovojoj kun multaj panoramaj vidoj.

Grimpado en Elba Grejsmontaro.jpeg < Ponto ĉe Bastei. En la fono post nebulo Lilienstein. Grimpantojn allogas pli ol mil rokpintoj de plej diversaj malfacilecoj.
La pejzaĝon ĝui eblas ankaŭ veturante per biciklo, ekskursoŝipotrajno.

Wartturm.jpeg

Pli da bildoj videblas sub "Bildkolekto".

Turismaj vizitindaĵoj


La pejzaĝo en la okuloj de ...


Bildkolekto


rot.jpeg

Vespera impreso kun Lilienstein

affensteine.jpeg

Maldekstre monto "Hohe Liebe", dekstre: parto de la rokoformacio Affensteine.

blosigruppe.jpeg

Vido al parto de la rokoformacio Affensteine, ĉe la dekstra fino staras la roko "Bloßstock".

Heringstein 3.jpeg

La roko "Heringstein" troviĝas dekstraflanke de Elbo proksime al la ĉeha-germana limo.

Bastei.jpeg

Sur la ponto ĉe Bastei (desegnaĵo el la 19-a jarcento)..

Dankon al la aŭtoro de www.gipfelbuch.de pro la afabla permeso uzi liajn fotoj por nekomercaj celoj.

Legu ankaŭ: Bohemio, Saksio

Regiono Ústí nad Labem | Montaroj en Eŭropo | Ĉeĥio | Germanio | Saksio | Rokaroj

Elbsandsteingebirge | Elbe Sandstone Mountains | Elbsandsteingebirge | Elbsandsteingebirge | Elbsandsteingebirge

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Elba Grejsmontaro".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld