ekzisto.gif En predikata logiko, la ekzistokvantoro signas ke iun econ havas almenaŭ unu objekto. La eco estas esprimita per malferma formulo, do formulo, kiu entenas unu neligitan variablon. En la plej simpla kazo, tio estas unu-argumenta predikato.
Tio estas kvazaŭ logika disjunkcio, ĉar vi ĉiam uzas "aŭ". Sed la "ktp" malebligas esprimi tion en formala logiko. Anstataŭe, ni esprimas ĝin jene:
Tion oni formaligas en la predikata logiko kiel ∃x: (x·x = 25). La x en "(x·x = 25)" estas neligita variablo, do ĉi tiu formulo estas malferma. Kiam oni aldonas "∃x:" komence, oni ligas la x-on, kaj la formulo iĝas ferma, do ĝi iĝas logika frazo.
Ĉar oni ankaŭ povas esprimi tiun formulon kiel "Ekzistas nombro kiu multiplikite per si mem egalas al 25", la kvantoro nomiĝas ekzistokvantoro.
Eksistenskvantor | Existential quantification | Cuantificador existencial | Existentie | Kwantyfikator egzystencjalny | Existenskvantifikator | 存在量化
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Ekzistokvantoro".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world