ekzisto.gif de la ekzistokvantoro]] Ekzisto estas filozofia koncepto malfacile difinebla. La fako de filozofio, kiu studas la ekziston kaj la diversajn kategoriojn de ekzisto, nomiĝas ontologio.
Grava filozofia diskuto pri ekzisto temas pri tio ĉu ĝi estas predikato aŭ ne, do ĉu ĝi esprimas econ de objektoj aŭ ne. La plejmulto de la filozofoj, kiuj kutime argumentas ke ekzisto ne estas predikato, tamen akceptus ke ĝi povas roli kiel 'duagrada predikato, se oni uzas duagradan logikon. Tio signifas, ke ĝi povas esti predikato, kiu esprimas econ de predikatoj, ne de objektoj.
Por esprimi, ke iu objekto a ekzistas, oni devas uzi la tute malsaman formulon "a=a" (kiu ja estas vera por ĉiu objekto a) aŭ enkonduki ekzistopredikaton, kiu laŭdifine estas vera por ĉiuj objektoj (do ĉio ekzistas). La klasika logiko do neniel povas esprimi senkontraŭdire, ke io ne ekzistas (ekzemple "Zeŭso ne ekzistas"). Tio estas la filozofia problemo de neekzisto.
Alia maniero prezenti la problemon estas, ke la signifo de nomo dependas de tio, kion la nomo indikas. Do se nomo ne indikas ion ajn (kiel "Zeŭso"), tiam ĝi ne povas havi signifon. Sed tiam ĉiu frazo kiu uzas tiun nomon ankaŭ ne povus havi signifon. Sed la frazo "Zeŭso ne ekzistas" ja uzas la nomon "Zeŭso" kaj havas signifon (ĉar ĝi ja esprimas veron).
Por solvi ĉi tiun problemon, filozofoj elpensis diversajn vidpunktojn, kiuj aŭ ŝanĝas la klasikan logikon, aŭ reinterpretas niajn diraĵojn alimaniere.
Tamen la diferencigo inter esto kaj ekzisto kaŭzas novajn problemojn. Kio do estas? Ĉu ĉio pri kio ni povas paroli aŭ pensi? Sed ni povas paroli pri "ekzistantaj unukornuloj", kaj se tiuj estas, tiam unukornuloj ekzistas. Oni do devas iel limigi la estaĵojn, kaj ne estas klare kiel.
Aldona problemo por ĉi tiu vidpunkto estas ke ĝi havas tro grandan ontologion: tio signifas, ke laŭ ĝi estas multegaj aferoj (ekz-e fikciaj objektoj), kvankam ni tute ne bezonas paroli pri tiuj aferoj por priskribi la mondon. Tio kontraŭas la principon de la razilo de Ockham: Estaĵoj ne estu multiplikataj pli ol necese.
La problemo kun ĉi tiu propono estas, ke en la unua frazo ("Zeŭso ne ekzistas"), la nomo "Zeŭso" estas uzata, dum en la dua frazo ("La nomo "Zeŭso" ne indikas ion ajn"), la nomo estas nur menciata. Tial oni povas kompreni la signifon de la dua frazo sen kompreni la nomon "Zeŭso"; sed por kompreni la unuan frazon, oni ja devas kompreni la nomon "Zeŭso".
La problemo kun ĉi tiu vidpunkto estas, ke ne klaras, kiel nomoj, kiuj ne indikas ion ajn, tamen povas havi iun signifon. Certe, por ekscii ke Zeŭso ne ekzistas, ni ja unue devas kompreni la nomon "Zeŭso", kaj tiam kompreni, ke ne ekzistas tia ulo. Do la nomo "Zeŭso" devas havi iun signifon. Sed ĉi tiu vidpunkto ne klarigas, kiel tio eblas.
La lastaj du proponoj provas klarigi, kiel nomo kiel "Zeŭso" ja povas havi signifon, kvankam ĝi ne indikas ion ajn.
Unu problemo por Russell estas, ke ne ĉiam klaras, kiun difinitan priskribon iu nomo esprimas. Kiel ni decidu, ĉu la nomo "Zeŭso" esprimas la priskribon "la ĉefdio de la helenoj", aŭ ĉu "la patro de Heraklo".
Alia problemo por Russell estas, ke por havi koheran teorion, li devas aserti ke ĉiuj nomoj estas kaŝitaj difinitaj priskriboj, do ankaŭ la nomoj kiuj ja indikas ion. Do ekzemple "Platono" devus signifi ion kiel "la plej fama lernanto de Sokrato". Sed se la nomo "Platono" vere signifus tion, tiam la aserto "Platono povintus ne iĝi lernanto de Sokrato" estus logika memkontraŭdiro, kvankam ĝi ja estas vera (ĉar Platono ja povintus forlasi Atenon kiel infano).
La problemo estas, ke laŭ nia pretendo, la aserto "Zeŭso ekzistas" ja estas vera, do la aserto "Zeŭso ne ekzistas" ne estas vera. Do la pretendo ne taŭgas por klarigi, kial ni povas konsideri la aserton "Zeŭso ne ekzistas" vera. Se ni provas simple ĉesi nian pretendon, tiam la problemo estas ke la nomo "Zeŭso" ne plu havas iun signifon, ĉar ĝi ja nur havas signifon laŭ nia pretendo (ĉar ĝi nur indikas ion laŭ nia pretendo). Do ĝis nun, ĉi tiu propono ne sukcesis klarigi al ni, kiel la frazo "Zeŭso ne ekzistas" povas kaj esti signifoplena kaj vera.
Ĉi tiu propono estis plu ellaborita de Gareth Evans por solvi ĉi tiun problemon. Li enkondukas la logikan operatoron "efektive". Por klarigi la signifon de "efektive", konsideru iun frazon S, kiu povas esti uzata laŭ iu pretendo. Do laŭ tiu pretendo, S havas signifon, do S esprimas iun propozicion (frazsignifon). La ideo de "efektive" estas, ke "Efektive S" estu vera precize kiam la propozicio esprimita de S estas absolute vera, ne nur vera laŭ la pretendo. Sed kiam S tute ne esprimas iun propozicion (estas sensignifa), "Efektive S" ankaŭ estu konsiderata malvera (memoru ke ni nur supozis ke laŭ nia pretendo S esprimas propozicion; sed eble ĝi vere ne esprimas iun propozicion).
La frazo "Zeŭso ne ekzistas" nun estu interpretata kiel "Ne estas ke efektive Zeŭso ekzistas". Kvankam la frazo "Zeŭso ekzistas" havas signifon laŭ nia pretendo, ĝi ne vere havas iun signifon (ĉar la nomo "Zeŭso" ne vere indikas ion ajn). Do laŭ la difino de "efektive", "Efektive Zeŭso ekzistas" estas malvera. Tial "Ne estas ke efektive Zeŭso ekzistas" estas vera.
Ĉi tiu propono de Evans do asertas, ke la nomo "Zeŭso" ne vere havas iun signifon, sed nur havas signifon laŭ la pretendo ke la greka mitologio estas vera. Tamen, reinterpretante la frazon "Zeŭso ne ekzistas" kiel "Ne estas ke efektive Zeŭso ekzistas", ĝi donas veran signifon al ĉi tiu frazo, kaj klarigas, kial ĝi povas esti vera. Samtempe, ĝi certigas ke por kompreni tiun frazon, oni ja devas havi certan konon pri la signifo de la nomo "Zeŭso"; nome oni devas scii, kion tiu nomo signifas laŭ la pretendo de la greka mitologio.
Tiu uzo de la vorto ekzisto certe kontraŭas la klasikan logikon, ĉar ĝi estas uzata kiel predikato. Laŭ defendantoj de klasika logiko, tiu estas aparta signifo de ekzisto, kiun oni ne konfuzu kun la pli ĝenerala filozofia signifo. Aliaj filozofoj argumentas, ke tiu diferencigo ne estas taŭga, kaj ke ekzisto pro tio devas esti predikato.
Filozofoj tamen ofte diskutas pri ekzisto de nefizikaj objektoj, ekzemple nombroj kaj ideoj. Fama ekzemplo de ĉiutaga diskuto pri filozofia ekzisto estas la diskutoj ĉu Dio ekzistas aŭ ne (ĉar ja eĉ la plejmultaj kredantoj ne dirus ke Dio fizike ekzistas). Al tiaj diskutoj multe gravas, kiun sintenon oni havas pri ekzisto, ĉu ĝi estas predikato aŭ ne. Ekzemple la fama ontologia argumento de Kartezio por pruvi la ekziston de Dio antaŭsupozis ke ekzisto estas predikato.
La germana filozofo Rudolf Carnap provis solvi la diskuton pri la ekzisto de nombroj (kaj matematikaj objektoj ĝenerale) per la propono de diversaj lingvaj kadroj: Oni povas mem elekti, laŭ kiu lingva kadro oni parolas (kaj tiu decido estus tute praktika decido), kaj laŭ kelkaj lingvaj kadroj, nombroj ekzistas, kaj laŭ aliaj ne.
Kontraŭ tiu propono, aliaj filozofoj argumentis ke la praktika decido pri la elekto de lingva kadro fakte estas samtempe metafizika decido pri tio kion oni kredas vera. Se ni malkovras, ke ni vere devas paroli pri nombroj por klarigi la mondon, tiam nombroj vere ekzistas. Kaj se ni ne bezonas paroli pri ili, tiam ili ne vere ekzistas.
Willard Van Orman QUINE uzis ĉi-lastan penson por argumenti ke nombroj vere ekzistas: Ni devas paroli pri nombroj kiam ni priskribas la mondon laŭ la metodo de la natursciencoj, do la nombroj estas nemalhaveblaj por la natursciencoj. Ĉar la natursciencoj estas nia plej bona bazo por eltrovi la veron, ni povas konkludi ke nombroj ekzistas. Tiu ĉi argumento nomiĝas la argumento de nemalhavebleco.
Existenz | Existence | Existence | Esistenza | 存在 | Egzystencja | Existens