Kiel oni tiru la limojn inter la diversaj ekosistemoj, tio ankoraŭ ne ĝeneralvalide estas difinita; oni orientas sin plej ofte je ekkonebla diskontinuo al najbara vivospaco, ekzemple: la arbarorando inter arbara kaj herbeja ekosistemoj; lagobordo kaj marbordo; insulbordo kiel limo de insula ekosistemo.
La nocio estas uzata kaj abstrakte kaj konkrete; abstrakte ekzemple en ekosistemo lago, ekosistemo mangrova arbaro; konkrete en ekosistemo Konstanca Lago; ekosistemo Ebersberga Forsto.
La nocion ekosistemo enkondukis en la ekologion la brita biologo kaj geobotanikisto Arthur George Transley en 1935.
En ĉiutaga lingvaĵo oni parolas ankaŭ pri la ekosistemo en la signifo: monda ekosistemaro kies faktoroj interefikas tuttere (biosfero).
نظام بيئي | Ekosistem | Ekosistem | Ecosistema | Ekosystém | Ecosystem | Økosystem | Ökosystem | Ecosystem | Ecosistema | Ekosistema | Ekosysteemi | Écosystème | Ecosistema | מערכת אקולוגית | Biocirkumaro | Ecosistema | 生態系 | 생태계 | Ekosistema | Ecosysteem | Økosystem | Økosystem | Ecosistema | Ekosystem | Ecossistema | Ecosistem | Экосистема | Ekosystém | Екосистем | Ekosystem | Ekosistem | Екосистема | Hệ sinh thái | 生态系统
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Ekosistemo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world