Scienco > Ekonomiko
Tre gravaj aspektoj en ekonomiko estas lokigo de resursoj, produktado, distribuo de komerco kaj konkurenco.
La vorto ekonomiko eliras el grekaj vortoj oikos (domo) kaj nomos (leĝo, normo).
En la 19-a jarcento, Karl Marx sintezis diversajn skolojn de ekonomika pensado, socian distribuon de resursoj kaj verkon de Adam Smith. Uzinte sisteman aliron de filozofo Hegelo, li verkis sian Kapitalon kaj kreis marksismon. Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj lia verko estis vaste kritikata de adeptoj de merkata ekonomio, unue de Neoklasika ekonomika skolo, poste de aliaj skoloj.
Komence de la 20-a jarcento ekonomiko ricevis trajtojn de statistika disciplino, do studado de ekonometrio ekestis gravega.
Evoluo de makroekonomiko el mikroekonomiko ekis kun Keynes en 1920 kaj estis sistemigita en 1930 de Keynes kaj aliaj pensistoj, konkrete kun partopreno de John HICKS. Multaj ekonomikistoj uzas kombinaĵon de neoklasika mikroekonomiko kaj Keynesa makroekonomiko. Neoklasika skolo rivalis kun monismo, formulita de Milton Friedman kaj asociita kun Universitato de Ĉikago.
Ekonomie | Эканоміка | Икономика | Ekonomija | Economia | Ekonomie | Economeg | Økonomi | Volkswirtschaftslehre | Economics | Economía | Économie | Ekonomy | Ekonomija | Közgazdaságtan | Economia | Ekonomi | Economia | 経済学 | 경제학 | Economie | Ekonomika | Ekonomika | Economie | Økonomi | Economia | Ekonomia | Economia | Economics | Економија | Nationalekonomi | 经济学
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Ekonomiko".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world