article

Geografio > Rivero > Eŭfrato


La eŭfrata rivero, arabe: الفرات aŭ al-firat, turke: Fırat greke: Ευφράτης, estas la plej granda rivero en okcidenta Azio kun longeco de 2700 kilometroj. Ĝi komenciĝas en montaro de orienta Turkio, trapasas orientan Sirion kaj fluas sudokcidenten tra la tuta Irako. Pro la tre varma klimato de Irako, granda parto de la akvo en la rivero vaporiĝas aŭ estas uzata por irigacio. Eŭfrato kolektas akvon plejparte de pluvo kaj neĝo. Tigriso, ĝia ĝemela rivero, fluas preskaŭ paralele. Je la 160 km-oj de la enfluejo en Persa Golfo, ili kunfluas farante la riveron Ŝat-el-Arab, arabaj literoj: شط العرب.

La teroj inter la du riveroj estis frua centro de civilizacio nomata Mezopotamio (Vd. Akado, Asirio, Babilonio, Sumero). En la 13-a jarcento, mongoloj detruis la irigacian sistemon, funkcianta de la tempoj de tiu civilizacio kaj riĉaj fekundaj valoj denove fariĝis dezertoj kaj marĉoj. Malgraŭ la moderna irigacio, terfekundeco de antikvaj civilizacioj ankoraŭ ne estas plene atingita.

Riveroj en Azio

الفرات | Eufrates | Ефрат | Eufrates | Eufrat | Eufrat | Euphrat | Euphrates | Éufrates | Eufrates | فرات | Eufrat | Euphrate | Eufrates | פרת | Efrat | Eufrate | ユーフラテス川 | Firat | Euphrates | Eufraat | Eufrat | Eufrat | Rio Eufrates | Евфрат (река) | Eufrat | Evfrat | Eufrat | Fırat | Ufrate (aiwe) | 幼发拉底河

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Eŭfrato".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld