Wassilychair.jpeg
(dezajnis Marcel Breuer)]]
La nocio dezajno estas ankaŭ nomata fasonado. Ĝi ampleksas ĉiujn formajn kvalitojn de artefarita objekto, kiujn oni kreis konscie kun konsidero de kaj aspekto kaj funkcio. Plej ofte temas pri utiligebla kaj reproduktebla produkto.
Dezajni estas kompleksa tasko, kiu integras teknikajn, sociajn kaj ekonomiajn rimedojn, konsiderojn biologiajn kaj psikajn kun la efikoj de materialoj, formoj, koloroj kaj spaco ĉiam rigarde al ĉies interdependeco.
Dezajnado do povas postuli multajn horojn da laboro intelekta, modlado, iterativaj ŝanĝoj kaj re-plandesegnado.
Laŭ László Moholy-Nagy dezajni signifas organizi materialojn kaj formprocedojn tiel, ke oni atingas plej ekonomie ekvilibron de ĉiuj elementoj necesaj por plenumi difinitan funkcion.
Dizajn | Disseny | Design | Design | Design | Diseño | Muotoilu | Design | עיצוב | Desain | Design | デザイン | დიზაინი | Дизајн | Design (kunst) | Formgjeving | Design | Design | Design | Дизайн | Dizajn | Design | Дизајн | Formgivning | 設計