| Daktilpalmo | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Dattelpalme.jpg | ||||||||||||||
| Taksonomio | ||||||||||||||
| Divizio: | florplantoj (Magnoliophyta) |
| Klaso: | Unukotiledonaj (Liliopsida) |
| Subkalso: | ’’Spadikfloruloj’’ (Arecidae) |
| Superordo: | Arecanae |
| Ordo: | Arecales (Palmoj) |
| Familio | Palmacoj (Arecaceae) |
| Genro: | Daktilpalmoj (Phoenix) |
Tre grava estas la vera daktilpalmo (Phoenix dactylifera) kiu kreskas en la afrikaj oazoj. Ĝi estas tie la plej grava kulturplanto, kiu krekas ĝis 30 m alta kaj produktas la unuajn fruktojn en la 8-10-a jaro. La flortempo de la daktilpalmo estas februaro. La rikolto de la frukto kolektebla en novembro/decembro. La daktilpalmoj estas relative salbezonaj. La noblaj daktilpalmoj estas vegetative pliigitaj, t.e. oni plantas ilin ne per semado de kernoj, sed oni detranĉas la ĝermantajn flank-ŝosojn kaj enplantas ilin.
Daktilo apartenas al la unuaj fruktoj, kiuj estis ekkultivitaj. Gravis por tio, ke la palmo estas dioika (unuseksa planto). Unu palmo portas aŭ inajn florojn aŭ virajn polenojn. Se la vento faras la polenadon, tiam devas stari samnombra in- kaj malin-seksaj palmoj en la sama areo. Tiun rilaton tre frue ekkonis la loĝantoj de la oazo kaj ili polenadis permane la inajn florojn, tiel sufiĉis unu malina palmo je 50 inaj palmoj.
La daktilpalmo produktas tre sukan, sukerriĉan kaj parte farunan, dikkarnan frukton (daktilo), kiun oni povas konsumi freŝe aŭ prem-prilabori (dezerta pano, daktilpano). La daktiloj evoluas en tielnomataj umbeloj, en kiuj pendas ĉe la inaj plantoj kun multaj 3-6 centimetrojn longaj, de flavaj ĝis ruĝbrunaj fruktoj. Oni povas rikolti ĝis 60 kg daktilojn je palmo.
Daktiloj havas grandan entenon je facile digestebla sukero kaj proteino, kiuj havas grandan nutrovaloron kaj estas ĝenerale malpli ŝarĝaj por la digestado. La daktiloj havas grandan enhavon je vitamino C, vitamino D, vitaminoj el la B-grupo kaj kalcio kaj fosforo. 100 g da freŝa daktilo enhavas 230 kcal (960 kJ). 100 g sekigita daktilo enhavas 270 kcal (1.130 kJ).
Krom la kutima utilo kiel grava baznutraĵo en la disvastiĝa areo, oni povas fari el la daktilo palmovinon aŭ daktilmielon. Kiel ĉe la fruktospecioj, oni distingas diversajn kvalitojn kaj daktilfruktojn.
La genro entenas ĉ. 17 speciojn. Kelkaj el ili:
la araba lingvo distingas inter la esprimoj:
La tutmonda rikolto je datenoj de Monda Nutraĵa Organizaĵo estas ĉ. 7 milionoj da t (2003).
La ĉefaj kultivlandoj:
Decembre de 2004, la prezo de pakaĵo (500 g) kostis en Germanio de 2,20 ĝis 4,15 Eŭroj.
تبلية | Dattelpalmen | Date Palm | Dátil | Taatelipalmu | Datte | תמר מצוי | Phoenix (botanica) | ナツメヤシ | Dadel | Palma daktylowa | Date Palm | Datelj | Dadelpalm | 枣椰树
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Daktilpalmo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world