article Related Topics:
DNA² :: DNA_Testing :: DNA
 

DNA estas la DeoksiriboNuklea Acido - ĝi estas duopa-helica molekulo konsistanta el paroj da nukleotidoj, la eroj de nukleaj acidoj, kiuj konsistas el nitrogenaj bazoj - Adenino, Timino, Guanino, kaj Citozino (A, T, C, kaj G). Tiuj ĉi bazoj estas kiuj ligas la du helicojn unu la alian, kaj ilia ordo tra la DNA-molekulo gravas ĉar ĝi influas la elekton de aminoacidoj en proteinoj.

Laŭ la propono de Watson kaj Crick, DNA ekzistas en la formo de du polinukleotidaj ĉenoj volvitaj ĉirkaŭ si en duopa helica strukturo. La unika trajto de ilia proponita strukturo estas la maniero per kiu la ĉenoj estas kuntenataj en la duopa helico. Watson kaj Crick teoriumis ke la DNA-strukturo stabiliĝas per hidrogenaj ligoj inter la bazoj etendiĝantaj internen el suker-fosfataj ĉefĉenoj. La strukturoj de la bazoj estas tiaj, ke la adenino ĉiam ligiĝas al timino per du hidrogen-ligoj, kaj guanino ĉiam ligiĝas al citozino per tri hidrogen-ligoj. La du polinukleotidaj DNA-filamentoj, kuntenataj per ĉi tiuj komplementaj bazoparoj (adenino ligita al timino, kaj guanino ligita al citozino), havas tiel nomatajn komplementajn sinsekvojn. La proponita pariĝo de la bazoj estas subtenita de DNA-analizoj, kiuj montras ke adenino kaj timino ĉiam troviĝas laŭ proporcio 1:1, kiel ankaŭ citozino kaj guanino.

vidu ankaŭ


Genetiko | Kemiaj kombinaĵoj | Mallongigoj | Molekula_biologio

حمض نووي ريبي منقوص الأكسجين | ДНК | DNA | ADN | DNA | DNA | Dna | Desoxyribonukleinsäure | DNA | DNA | ADN | Desoksüribonukleiinhape | ADN | DNA | Acide désoxyribonucléique | ADN | ADN | DNA | ADN | DNS (biológia) | Asam deoksiribonukleat | DNA | デオキシリボ核酸 | DNA | Acidum deoxyribonucleinicum | Deoksiribonukleorūgštis | Dezoksiribonukleīnskābe | ДНК | DNA | DNA | Deoksyribonukleinsyre | DNA | DNA | DNA | Kwas deoksyrybonukleinowy | DNA | ADN | Дезоксирибонуклеиновая кислота | DNK | DNA | Deoxyribonukleová kyselina | Deoksiribonukleinska kislina | ADN | ДНК | DNA | DNA | ஆக்சிஜனற்ற ரைபோ கரு அமிலம் | ดีเอ็นเอ | DNA | DNA | ДНК | ڈی این اے | DNA | 脱氧核糖核酸 | DNA

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "DNA".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld