Malnova malgranda komunuza mezurunuo de longo, valoranta proksimume 25 milimetrojn. Nuntempe ankoraŭ uzata ekzemple en Usono, kie ĝi valoras aŭ 25,4 milimetrojn (internacia colo) aŭ 25,4/0,999998 milimetrojn (usona termezura colo). Dek du coloj estas unu futo.
Deveno: Kiel multaj malnovaj mezurunuoj (ekz. ulno, klafto) la colo havis bazon en la homa korpo. Tradicie oni difinas ĝin kiel longon de la lasta, movebla parto de dikfingro.
أنج | Инч | Polzada | Tomme | Zoll (Einheit) | Inch | Pulgada | Pouce (unité) | Hüvelyk (mértékegység) | Inci | インチ | Inci | Inch | Cal (jednostka) | Polegada | Дюйм | Inch | Palec | Tum | Дюйм | 英寸