article

Ciganio - La cigana lingvo - Lingvistiko

Vidu ankaŭ Cigana ĵargono

La cigana lingvo (ankaŭ nomata romaa) apartenas al la hind-arjaj lingvoj de la hind-eŭropa lingva familio. Ekzistas pluraj dialektoj, ĉar ciganoj vivas diaspore tra la tuta mondo kaj akceptas multajn lokajn esprimojn. (Nia ekzemplo estas uzata en Ĉeĥio).

La deklinaciado havas 8 kazojn kaj du genrojn (viran kaj inan). Ni rigardu ekzemple la substantivon raklo (knabo):

singularo:
nom.rakl-oknabo
vok.rakl-eja!knabo!
akuz.rakl-esknabon
dat.rakl-es-keal knabo
lok.rakl-es-tarpri knabo
abl. rakl-es-tar(direkte) de knabo
instr.rakl-e-hakun/per knabo
gen.rakl-es-kero(havaĵo) de knabo

pluralo:
nom.rakl-eknaboj
vok.rakl-ale!knaboj!
akuz.rakl-enknabojn
dat.rakl-en-geal knaboj
lok.rakl-en-depri knaboj
abl.rakl-en-dar(direkte) de knaboj
instr.rakl-en-cakun/per knaboj
gen.rakl-en-gero(havaĵo) de knaboj

Deklinaciataj estas ankaŭ la adjektivoj, pronomoj kaj numeraloj, sed ni prefere rigardu konjugacion de iu verbo, ekz. kerel:

ker-elfari
(me)ker-avmi faras
(tu)ker-esci faras
(jov)ker-elli faras
(joj)ker-elŝi faras
(amen)ker-asni faras
(tumen)ker-envi faras
(jon)ker-enili faras
ker-avami faros
ker-ehaci faros
ker-elali/ŝi faros
ker-ahani faros
ker-enavi faros
ker-enaili faros
ker-avasmi faris/farus
ker-ehasci faris/farus
ker-elasli/ŝi faris/farus
ker-ahasni faris/farus
ker-enasvi faris/farus
ker-enasili faris/farus
ker!ci faru!
ker-as!ni faru!
ker-en!vi faru!
ma ker!ne faru!

La cigana lingvo havas multajn diversajn modelojn de deklinacio kaj konjugacio.

Jen ankoraŭ kelkaj Ciganaj vortoj: ha jes, na ne, jekh unu, duj du, trin tri, ŝtar kvar, panĉ kvin, ŝov ses, efta sep, oĥto ok, enja naŭ, deŝ dek, dad patro, dajori patrino, phral frato, phen fra-tino, ĉhavoro infano, ŝukar bela, kaj kie, ke, the kaj, abo aŭ.

Lingvo

Romaní | Romeg | Romaní (llengua) | Romština | Romani | Romani | Romani language | Romaní | Romanin kieli | Rromani | Romski jezik | ロマ語 | 롬어 | Romani | Romani | Romanés | Romani | Język romski | Romani | Romani chhib | Limba romani | Цыганский язык | Romani | Çingene Dili | 罗姆语

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Cigana lingvo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld