article

Elektrotekniko kaj Elektroniko > Cifereca


Tia, ke ĝi estas esprimata aŭ funkcianta pere de diskrete reprezentataj kvantoj, t.e. per kvantoj, kiuj povas alpreni nur certajn difinitajn valorojn, kaj kiuj ne estas kontinue ŝanĝeblaj (en maniero simila al ciferoj). La malo de cifereca estas analoga.

Cifereca reprezentado kaj cifereca tekniko estas multege uzataj en komputiloj, kaj ĝenerale en moderna tekniko.

Same kiel oni uzas la radikon ret- por ret-rilatajn aferojn (retletero, retkafejo, retkaptejo...), ankaŭ eblas uzi la kap-vorton bit- por paroli pri ciferecaj aferoj. Bitfotilo, bitfilmilo, bitmuziklegilo, bitviruso (komputila), bitcimo, bitvaro, bitblato... Temas pri pli mallonga radiko ol cifereca kaj signifas, ke tiaj aĵoj funkcias per traktado de bitoj.

(Evitinda sinonimo de cifereca estas diĝita. La vorto digitala neniel estas sinonimo, sed rilatas al la planto digitalo.)

Komputiko

Digital | Digital | Digital | Sistema digital | Digitaalinen | Numérique | דיגיטלי/אנלוגי | Digital | Digitale (informatica) | デジタル | 디지털 | Digitaal | Circuito digital | Digitalno | Digital | Dijital

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Cifereca".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld