Sporto>>Atletiko>>Famaj atletoj
Frederick Carlton "Carl" Lewis (* 1-a de julio 1961 en Birmingham, Alabama) kalkulatas plej sukcesa malpeza atleto de la mondo. Li atingis multajn mondrekordojn kaj dominis inter 1983 kaj 1996 en sprinto kaj longosalto. Li gajnis 10 olimpikajn medalojn (el kiuj 9 estis oraj).
Carl Lewis plenkreskis en Willingboro, New Jersey. Li komencis sportumi en la 13-a jaraĝo en longosalto, sed li estis pli kababla en la sprinto. Li estis invitita en 1980 al elektaj konkursoj de Usono por la Olimpiaj ludoj. La usona bojkoto malebligis lian unuan internacian sinprezenton en Moskvo.
En 1983 Carl gajnis sian unuan Malpezatletiko-MĈ-titolon en 100-metra kuro, longosalto kaj 4x100-metra stafeto. Li gajnis dum la malpezatletika monda ĉampioneco trifoje la titolon de la 100-metra kuro ĝis 1991 kaj dufoje en longosalto.
Dum la Someraj Olimpikoj 1984 en Los Angeles gajnis li ormedalon en supre menciitaj 3 disciplinoj kaj en la 200-metra kuro kaj tiel ripetis la majstraĵon de lia ekzemplo Jesse Owens dum la Someraj Olimpikoj 1936 en Berlino. Dum la sekvantaj 2 Olimpikoj gajnis li 5 ormedalojn kaj 1 bronzan. (Dum la Olimpiaj ludoj en 1988 en Seulo gajnis li en la 100-metra kuro komence nur la arĝentan medalon, sed du tagojn poste one forprenis la ormedalon de sieĝanta Ben Johnson pro dopaĵoj, tiel Lewis ricevis la ormedalon. Dum la olimpikoj en Atlanta povis li vicorde kvarafoje akiri la ormedalon en la longosalto. Post la ludoj en Atlanta li retiriĝis de sporto.
Carl Lewis | Carl Lewis | Carl Lewis | Carl Lewis | Carl Lewis | Carl Lewis | Carl Lewis | קרל לואיס | Carl Lewis | Carl Lewis | カール・ルイス | Carl Lewis | Carl Lewis | Carl Lewis | Carl Lewis | Carl Lewis | Карл Луис | Carl Lewis | 卡尔·刘易斯
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Carl Lewis".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world