CarlBenz.jpg Carl Friedrich BENZ fridriĥ benc (naskiĝis la 25-an de novembro, 1844, mortis la 4-an de aprilo, 1929) estis germana inĝeniero kaj pioniro de la aŭtomobilindustrio.
Carl Benz naskiĝis en Karlsruhe. Kiel 15-jarulo li trapasis la akcepto-ekzamenon en la teknika universitato de Karlsruhe. Kvar jarojn poste li sucese finis sian studadon, kaj en 1871 li fondis sian unuan firmaon. En la jaro 1872 li edziĝis al Bertha Ringer.
En 1878 Carl Benz evoluigis dutaktan eksplodmotoron kaj poste kvartaktan motoron, kaj en 1883 li fondis fabrikon por gasmotoroj Benz & Cie. Rheinische Gasmotorenfabrik Mannheim. Li inventis plurajn erojn por aŭtomobilo, ekz. sparkilojn, la kluĉilon, la karburilon kaj la rapidumŝanĝilon. La unuan aŭtomobilon li konstruis en la jaro 1885. Ĝi estis tri-rada veturilo kun eksplodmotoro kaj elektrika sparkado. En 1886 Carl Benz patentigis sian inventon, sed komence li rikoltis pro sia "ĉaro sen ĉevaloj" nenion krom mokojn.
Malgraŭ ĉio li daŭre plibonigis siajn inventojn kaj en la jaro 1889 liaj modeloj estis montrataj en la Pariza Tutmonda Ekspozicio.
En 1929 lia entrepreno Benz & Cie. unuiĝis kun Daimler Motorengesellschaft al la akcia kompanio Daimler-Benz AG. La 4-an de aprilo, 1929 Carl Benz mortis en Ladenburg apud Mannheim.
Inĝenieroj | Inventistoj | Pioniroj de la aŭtomobilindustrio | Naskiĝintoj en 1844 | Mortintoj en 1929
Karl Benz | Carl Benz | Carl Friedrich Benz | Carl Benz | Karl Benz | Carl Benz | Karl Benz | Carl Benz | קרל בנץ | Carl Benz | Karl Benz | Karl Friedrich Benz | Carl Benz | Karl Benz | Carl Benz | カール・ベンツ | Karlas Bencas | Carl Benz | Carl Benz | Karl Benz | Karl Benz | Бенц, Карл | Karl Benz | Karl Benz | Karl Friedrich Benz | Carl Friedrich Benz | Карл Бенц | Carl Benz | Karl Friedrich Benz | கார்ல் பென்ஸ் | คาร์ล เบนซ์ | Karl Benz | Бенц Карл | Carl Benz | 卡尔·本茨
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Carl Benz".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world