| Briofitoj | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Moss.jpg | ||||||||
| scienca klasifikado | ||||||||
|
Tiu limigita grupo de plantoj karakteriziĝas per manko de ia vera angiaro kaj per vegetada aparato kun n kromosomoj tiel, ke la plenkreska planto konsistigas la gametofiton. Oni konas ĉirkaŭ 15000 speciojn da Briofitoj. Tiuj du karakteroj fakte limigis la evoluon de tiu grupo, kiu estas nun marĝena en la vegetaĵa regno.
La Briofitoj estas malgrandaj plantoj kreskantaj en malfacilaj kondiĉoj, kie aliaj plantoj ne kapablas disvolviĝi. Ili konsistigas la ĉefan parton de la flaŭro de la arbotrunkoj kaj de la ŝtonegoj. Ili kreskas en marĉoj kaj en malsekaj vivejoj, ili abundas en borealaj kaj alpaj regionoj. Tamen ĉiam ili bezonas akvon por la reproduktado. Oni uzas la vorton Briofitoj en la kutima lingvo por montri la tutan aron de la muskoj, antocerotoj kaj hepatikoj, sed laŭ sistematika vidpunkto la Briofitoj montras nur la muskojn.
La muskoj kaj sfagnoj similas al malgranda planto kun ŝajntigoj, ŝajnbranĉoj kaj folioj. La unuaj aparte formas verdan tapiŝon sur la arbargrundo dum la duaj konsistigas la bazan vegetaron en la torfejoj. La hepatikoj similas al verdaj lamenoj foliecaj kreskantaj sur malsekegaj lokoj. Kvankam ili ŝajnas malsimilaj tiuj plantoj posedas saman biologian ciklon.
Tiu cicklo karakteriĝas per nepre enakva fekundigo. Oni devas mencii vegetadan reprodukton, kiu okazas per propageroj, kiuj formiĝas laŭlonge de la tigo aŭ ĉesupre de la tigo aŭ de la folioj. Tiu reprodukta rimedo estas tre grava por la briofitoj.
La sfagnoj kreskas en dikegaj tavoloj, kiuj formas la torfon, kiun oni iam uzis por la hejtado kaj la sterkado de la kulturoj. Plie la torfejoj ebligis koni la praflaŭron ĉar en la sfagna tavolo malliberiĝis la poleneroj, kiuj konserviĝis dank'al la manko da oksigeno en tiu torfejo.
La Briofitoj pli kaj pli estas uzataj kiel poluciindikiloj de la aero kaj de la akvo.
Moose | Bryophyte | Bryophyta | Bryophyte | Briofite | Samanūnai
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Briofito".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world