Komputiko > Bitoko
Per la 8 bitoj de la normala bajto eblas kodi 256 diversajn valorojn, plej ofte por unu el la sekvaj celoj:
Unu 8-bita bajto estas prezentebla per du ciferoj en deksesuma nombrosistemo. En malnovaj komputiloj estis uzataj ankaŭ 6-bitaj bajtoj, oportunaj por prezenti signon de 64-elementa signaro aŭ du okumajn ciferojn. Iam oni nomis bajto 16- aŭ 32-bitajn ĉelojn, sed hodiaŭ la bajtlongo egala al 8 bit estas firme establita, interalie en internaciaj normoj (ekzemple ISO-9660, ISO-11544).
Oni tradicie misuzis la scienciajn prefiksojn k, M, G, ktp por obloj de 1024 (210) anstataŭ de 1000. Iuj distingas inter kB por 1000 bajtoj kaj KB por 1024 bajtoj, sed tiu distingo ne estas aŭdebla. Kun kilobajto la diferenco estas nur 2,4 %, sed kun terabajto la eraro estus jam 10 %. Tial estas konsilinde uzi la sciencajn prefiksojn nur kun iliaj oficialaj signifoj kaj uzi la alternativajn prefiksojn por obloj de 1024:
| unu kilobajto (1 kB) = 1000 bajtoj | unu kibibajto (1 KiB) = 1024 bajtoj |
| unu megabajto (1 MB) = 1000000 bajtoj | unu mebibajto (1 MiB) = 1048576 bajtoj |
| unu gigabajto (1 GB) = 1000000000 bajtoj | unu gibibajto (1 GiB) = 1073741824 bajtoj |
| unu terabajto (1 TB) = 1000000000000 bajtoj | unu tebibajto (1 TiB) = 1099511627776 bajtoj |
Fonto :Komputada leksikono Aparataro
بايت | Byte | Байт | Byte | Byte | Byte | Byte | Byte | Byte | Bait | Byte | بایت | Tavu (tietotekniikka) | Octet | Byte | בית (מחשב) | Bajt | Bájt | Byte | Byte | Byte | バイト (情報) | 바이트 | Baitas | Bait | Byte | Byte | Bajt (informatyka) | Byte | Octet | Байт | Byte | Bajt | Bajt | Бајт | Byte (enhet) | ไบต์ | Bayt | Байт | Byte | 字节