La Beringa Strato estas markolo inter la plej orienta punkto de la azia kaj la plej okcidenta de la amerika kontinento, vasta ĉ. 85 km, kaj profunda 30-50 m.
Ĉi-markolo interkonektas la Ĉukĉan Maron (parton de la Nordpolusa Maro) en la nordo kaj la Beringan Maron (parto de la pacifiko) en la sudo. Ĝi estas nomata laŭ Vitus Bering, dana eksploristo, kiu transvojaĝis la markolon en 1728.
La Diomeda Insularo troviĝas rekte en la mezo de la Beringa Strato.
Oni proponis konstruadon de ponto trans la Beringa Strato inter Alasko kaj Siberio (laŭ iuj nomata Interkontinenta Paca Ponto), kaj, alternative, de tunelo sub la markolo.
Dum la glaciaj epokoj, la areo de la markolo estis terponto konata kiel Beringa Tera Ponto.
Beringstraat | مضيق بايرنغ | Берингов проток | Estret de Bering | Beringův průliv | Beringstrædet | Beringstraße | Bering Strait | Estrecho de Bering | Beringi väin | Beringinsalmi | Détroit de Béring | Estreito de Bering | מצר ברינג | Bering-szoros | Selat Bering | Beringssund | Stretto di Bering | ベーリング海峡 | 베링 해협 | Beringstrooss | Beringo sąsiauris | Beringstraat | Beringsundet | Beringstredet | Cieśnina Beringa | Estreito de Bering | Берингов пролив | Beringov prieliv | Berings sund | Беринґова протока | Eo biển Bering | 白令海峡
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Beringa Markolo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world