Geografio > Eŭropo > Belgio
Belgio aŭ Belgujo (nederlande:België, france:La Belgique, germane:Belgien), oficiale Reĝlando Belgio, estas Okcident-Eŭropa lando limigita de la Norda Maro en la okcidento, Nederlando en la nordo, Germanio kaj Luksemburgio en la oriento kaj Francio en la sudo. La landnomo devenas de kelta tribo de la belgoj.
Historie la lando konsistas el du etnoj, flandroj kaj valonoj.
Provincoj
- Flandrio konsistas el la provincoj
Okcidenta Flandrio,
Orienta Flandrio,
Antverpenio,
Limburgo,
Flandra Brabanto;
- Valonio konsistas el la provincoj
Valona Brabanto,
Henegovio,
Namurio,
Lieĝio,
Luksemburgio
- la Brusela Ĉefurba Regiono apartenas nek al Flandrio, nek al Valonio. Estas aparta, dulingva regiono; iel provinco en si mem.
Ĉefaj urboj
Historio
Belgio fariĝis sendependa de
Nederlando en
1830. La tiama reĝo,
Vilhelmo I de la Nederlandoj, nur akceptis tion oficiale en 1839. De
1945 Belgio estas centro de
eŭropa kunlaborado (
Benelukso,
Eŭropa Konsilio,
NATO,
Eŭropa Unio). En
1980 estis kreataj regionaj strukturoj de ŝtatadministrado por Bruselo, Flandrio kaj Valonio. En
1994 oni adoptis novan konstitucion.
Federacia ŝtato
mapokomunumoj.png |
maporegionoj.png
Tradicie Belgio estas Reĝolando. Ĝi konsistas socie, kulture, politike kaj sociologie precipe el du grandaj Komunumoj, la
Flandroj kaj la Franclingvanoj. Ĝis la jaroj 1930 la franca lingvo estis la sola oficiala lingvo de la lando. La flandroj protestis kontraŭ tio kaj post pluraj
ŝtataj reformoj Belgio en 1993 iĝis
federacio. Flandrio tuj kunfandis siajn instituciojn (komunumo kaj regiono), tiel ke ekzistas nur unu Flandra Parlamento kaj unu Flandra Registaro. La franclingvanoj gardis ĉion aparte.
La Komunumoj
La Regionoj
Ceteraj informoj
- Tra Belgio fluas la riveroj Skeldo kaj Mozo. Belgio estas unu el la landoj kun la plej granda loĝdenso de Eŭropo.
- Estas ankaŭ minoritato, kiu parolas la germanan en la orienta parto de Belgio (Eupen, Malmédy).
- Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilaĵo, naftokemiaĵoj, plasto.
- MEP: totala - 272 mlrd $, persona - 24.710 $.
- Monunuo: Eŭro (€ aŭ EUR) de la unua januaro, 2002; la malnova monunuo estas la Belga franko
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
Famaj Belgoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligoj
http://www.belgium.be
Famaj belgoj (angle)
Turismo Belgio (angle)
Belgio en DMOZ
Belgio
België | Belgien | Belchica | Belgium | بلجيكا | Bélxica | Бэльгія | Белгия | বেলজিয়াম | Belgija | Bèlgica | Belgie | Бельги | Gwlad Belg | Belgien | Belgien | Βέλγιο | Belgium | Bélgica | Belgia | Belgika | بلژیک | Belgia | Belgiä | Belgique | Bèlg·ique | Belgjiche | Belgje | An Bheilg | A' Bheilg | Bélxica - België | בלגיה | Belgija | Bèljik | Belgium | Belgica | Belgia | Belgia | Belgía | Belgio | ベルギー | Belgia | ბელგია | 벨기에 | Belçîka | Pow Belg | Belgia | Belsch | Belsj | Belgija | Beļģija | Белгија | Belgium | बेल्जियम | Belgium | Belgium | Belgien | België | बेल्जियम | België | Belgia | Belgia | Belgique | Belgica | Бельги | Belgia | بلجيم | Bélgica | Belgia | Belgia | Бельгия | बेल्जियम | Belgiu | Belgia | Belgium | Belgicko | Belgija | Belgjika | Белгија | Belgien | ประเทศเบลเยียม | Belhika | Belçika | Бельгія | Bỉ | Beldjike | 比利时 | Belgien