Baltic states.png Baltio aŭ Baltaj ŝtatoj estas kuniga nomo de Estonio, Latvio kaj Litovio, ĉiuj situantaj ĉe Balta maro.
La baltaj ŝtatoj atingis sian sendependecon de Rusio post la Unua mondmilito, estis okupitaj en la Dua mondmilito unue de la faŝista Germanio, poste de Sovetunio kaj reakiris sian sendependecon nur en 1991. Ĉiuj tri nun apartenas al Eŭropa Unio.
Oni tiel kunigas ĉefe pro historiaj kaj geografiaj kialoj (kp. je Nordio) - ne pro lingvaj (kp. je Skandinavio).
Estonie parolatas la estona, kuzo de la finna, sed la latva kaj la litova estas neinterkompreneblaj baltaj lingvoj hindeŭropaj. Ankaŭ vaste parolatas la rusa.
Baltikum | Baltikum | Baltic state | Pays baltes | バルト三国 | 발트 3국 | Baltikum | Baltische landen | Kraje bałtyckie | Stat baltic | Прибалтика | Baltikum | 波罗的国家