Geografio > Maroj > Atlantiko > Balta Maro < Eŭropo
La Balta Maro estas maro en norda Eŭropo, golfo de la Atlantika oceano, ĉirkaŭata de Danio kaj Svedio okcidente, Finnlando, Rusio kaj Baltio (t.e. Estonio, Latvio kaj Litovio) oriente, Pollando kaj Germanio sude. Nur mallarĝaj markoloj ligas ĝin kun Atlantiko. Ĝi estas malprofunda en komparo kun aliaj maroj. Laŭ geologia vidpunkto ĝi estas tre juna.
Ĝia areo estas ĉ. 422 000 km2, volumeno 21 000 km3, kaj profundeco meznombre 55 m, maksimume 450 m. La areo de ĝia alfluejo estas ĉ. 1 700 000 km2.
Pli ol 200 riveroj verŝadas sensalan akvon en la Baltan Maron. Tio kaj la malvasteco de la markoloj ĉe Danio igas ĝin la plej granda maro kun duonsala akvo. La akvo estas miksaĵo de sala (35 milonoj da salo) oceana akvo kaj sensala rivera akvo. En la sudaj partoj la surfaca akvo povas enhavi 20 milonojn da salo, pli norde nur 6 milonojn. Ĉe la buŝoj de riveroj, ekz. proksime al Sankt-Peterburgo, la akvo estas preskaŭ sensala. Se ne okazus, de tempo al tempo, enfluo de oceana akvo el la Norda Maro, la Balta Maro iom post iom iĝus sensala.
La oceana akvo enportas krom salo ankaŭ oksigenon kaj tiel, ĉar la sala akvo estas pli peza ol la sensala, helpas teni la profundejojn vivotaŭgaj.
La Balta Maro naskiĝis kiel lago antaŭ 13 000 jaroj, post la glacia epoko, kaj ĝi travivis alternajn fazojn de saleco kaj sensaleco. La lasta, sala fazo komenciĝis antaŭ 8000 jaroj, post kio la daniaj markoloj iom post iom malvastiĝis kaj la enfluo de oceana akvo malkreskis. Pro la duonsaleco multaj vivaĵoj troviĝas en streĉa situacio: ekz. oceanaj fiŝoj pro malmulteco de salo, riveraj kaj lagaj pro multeco de salo. La malpli ol 10 000 jaroj ne sufiĉis por evoluigi flaŭron kaj faŭnon perfekte adaptitan al la duonsala medio de la maro.
La nomoj dana, sveda, finna kaj germana signifas "orienta maro", la estona "okcidenta maro".
Maroj | Estonio | Latvio | Litovio | Danio | Svedio | Finnlando | Rusio | Pollando
Dosiero:Baltic sea map.jpg| Mapo de la Balta Maro kaj ĝia ĉirkaŭo.
Dosiero:BalticSea March2000 NASA-S2000084115409 md.jpg| Parton de la maro kovras glacio. (Satelita bildo, marto 2000.)
Dosiero:Phytoplankton bloom in the Baltic Sea (July 3, 2001).jpg|Alga planktono abunde videblas ("floras") en la maro en julio 2001
http://maps.grida.no/baltic interaga mapo
http://www.fimr.fi/fi/itamerikanta.html "Baltmara portalo", paĝaro de la Finnlanda Instituto pri Maresploroj: ĝeneralaj informoj kaj aktualaĵoj pri la Balta Maro en la lingvoj finna, sveda, angla kaj estona.
Oossee | بحر البلطيق | Балтыйскае мора | Балтийско море | Mor Baltel | Baltičko more | Mar Bàltica | Baltské moře | Bôłt | Балтика тинĕсĕ | Y Môr Baltig | Østersøen | Ostsee | Βαλτική Θάλασσα | Baltic Sea | Mar Báltico | Läänemeri | Itämeri | Mer Baltique | Mar Báltico | הים הבלטי | Baltičko more | Balti-tenger | Laut Baltik | Eystrasalt | Mar Baltico | バルト海 | ბალტიის ზღვა | 발트 해 | Mare Balticum | Baltijos jūra | Baltijas jūra | Балтичко Море | Mare Baltica | Oostsee | Oostzee | Austersjøen | Østersjøen | Morze Bałtyckie | Mar Báltico | Marea Baltică | Балтийское море | Baltic Sea | Baltské more | Baltsko morje | Балтичко море | Östersjön | பால்டிக் கடல் | ทะเลบอลติก | Baltık Denizi | Балтійське море | Biển Baltic | 波罗的海
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Balta maro".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world