article

Asekura matematiko (nomata ankaŭ aktuaria scienco) estas matematika branĉo okupiĝanta pri riskoj. Asekura matematikisto (aktuario) uzas metodojn el financa matematiko, statistiko kaj probabloteorio, sed kutime bezonas ankaŭ abundajn sciojn el ekonomiko kaj juro.

En vivasekuro unu el la bazaj asekurmatematikaj taskoj estas la kompilado de mortotabuloj, t.e. la kalkulado de mortoprobabloj, surbaze de kiuj eblas kalkuli premiumojn aŭ financajn rezervojn bezonatajn por plenumi estonte la asekurajn kontraktojn.

Grava branĉo de asekura matematiko fariĝis ankaŭ la prognozado de estontaj monfluoj por optimumigo de financaj investoj de asekuraj kompanioj aŭ de iliaj klientoj (Asset Liability Management).

Eksteraj ligiloj


http://www.actuaries.org.uk http://www.casact.org http://www.soa.org Matematiko | Scienco

Aktuariële wetenskap | Versicherungsmathematik | Actuarial science | Science actuarielle | 精算

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Asekura matematiko".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld