article

Geografio > Afriko > Egiptio > Asŭano < Urboj


Asŭano, urbo (24 05N 32 56E, 200 000 loĝantoj), suda Egiptio, apud la Nilo ĉe la unua katarakto. Asŭano estas unu el la pli sekaj urboj de la mondo. Longtempe fama kiel vintra feriurbo kaj komerca centro, la urbo fariĝis grava industria centro post la komenco de hidroelektra produktado en 1960. Fabriko de kemia grasumo estas la plej granda el la novaj industrioj. Oni minas ferercon kaj hematiton en la ĉirkaŭaĵo.

Ĉi tiu urbo estis nomita Sevene antikve kaj ĝi estas priskribita kiel la suda landlimo de Egiptio. Ĝi estis komerca centro, servanta kiel la portalo al Nubio, Sudano kaj Etiopio. La ĉiujaran inundon de la Nilo oni unue vidis tie. El la sevenaj minejoj venis ŝtono por la temploj kaj statuaro de la faraonoj. Sur Elefantin-insulo, en la Nilo kontraŭ Asŭano, kaj la insulo de Filao, estas trovitaj antikvaj egiptiaj kaj romiaj ruinoj. Aga Ĥan III, estro de la islamaj ismailanoj, estis entombigita en Asŭano.

La antikva urbo Sevene ankaŭ estas fama pro la studoj de Eratosteno, kiuj disputis la teorion, kiu diris, ke la Tero estas ebena, kaj kie li penis determini la cirkonferencon de la Tero.

Urboj de Egiptio Dosiero:Egypt.Aswan.RiverView.01.jpg| Dosiero:Railway Station Street, Aswan, Egypt, Oct 2004 A.jpg| Dosiero:Railway Station Street, Aswan, Egypt, Oct 2004 B.jpg| Dosiero:Aswan Street, Egypt, Oct 2004.jpg|


Eksteraj ligiloj


http://www.cultinfo.ru/fulltext/1/001/008/078/963.htm http://www.aswan.gov.eg http://www.aswannews.com/arabic

Aswan | أسوان (محافظة) | Assuan | Asuán | Aswan | Assuan | Aswan | Asuán | Assouan | Asuán - أسوان | Assuan | アスワン | Asuanas | Aswan | Aswan | Asuan | Assuão | Асуан | Assuan

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Asŭano".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld