article Related Topics:
Artois :: Artocarpus
 

La vorto arto venas el latina vorto ars (lerteco, metio, teknika scio). La greka vorto (tekne) kiu havis la saman sencon evoluis al malsama direkto gardante nur la nunan teĥnikan sencon. Arto evoluas al esprimiĝo de percepto de la beleco sed gardas ankaŭ la teĥnikan kaj spertagan sencon.

El tio, Arto havas 4 gravajn sencojn:

Arto : homa kreo


La vorton "arto" oni ofte perceptas mala al "naturo". Tiele, oni povas nomi "arto" ĉion ne-naturan, devenantan de kreinto, aŭtoro, artisto.

Arto : scioj kaj teĥnikoj


Arto estas aro de scioj kaj teĥnikoj necesaj por regi iun praktikon.

Arto : esprimo de beleco


Arto : Maniero kiel per la verko de la homo esprimiĝas lia percepto de la belo.

Arto : Verko aŭ Aktivado kiu kreas Artverkojn


Tradicie oni nomis ilin belartoj. Ili estis ses : arkitekturo, skulpturo, pikturo, poezio, muziko kaj danco. La moderna arta epoko multe ŝanĝis tiun percepton. Hodiaŭ Arto estas homa esprimilo aŭ komunikilo povanta havi kian ajn homan aktivon kiel bazon.

Kontraste al ĉiutagaĵoj artaĵo ne ŝanĝeblas sen perdi sian signifon, ekzemple: Por necesejo kiel uz-objekto, nek koloro nek formo aparte gravas - la funkcio samas; por necesejo montrata muzee kiel artaĵo tiaj ecoj ja havas signifon.

Arto
estas
ĉio homfarita
(kontraste al la naturo),
kiu ne estas unusence difinita per funkcio aŭ limiĝas je ĝi
(kontraste al la tekniko),
al kies kondiĉoj apartenas kaj alte evoluintaj teknika kapablo kaj spirita potenco
(kontraste al la metio),
kaj kiu distingiĝas per valideco por socio kaj individuo, sed ne malvalidigas per tio antaŭajn verkojn, nek devas pruvi la pravecon de aserto
(kontraste al la scienco).

tabelo de artoj kun iliaj ecoj


vortojdudimensiecotridimensiecosonomovo
beletrojes--jes-
bildliteraturojesjes---
origamio-jesjes--
pentrarto-jes---
skulptarto--jes--
kaligrafiojesjes---
kinartojesjesjesjesjes
teatrojesjesjesjesjes
pantomimo--jes-jes
danco--jesjesjes
cirkartojjesjesjesjesjes

Vidu ankaŭ


Ekstera ligo


http://www.artcyclopedia.com http://www.artlex.com http://www.art-atlas.net http://www.insecula.com HomeFactory

Arto Dosiero:Mona Lisa.jpeg| Dosiero:Los borrachos o el triunfo de Baco 1629 Velázquez.jpg| Dosiero:Laokoon-Gruppe-03.jpg|


Arte | فن | Arte | Mens | Мастацтва | Изкуство | Arz | Umjetnost | Art | Arte | Umění | Kunst | Kunst | Τέχνη | Art | Arte | Kunst | Arte | هنر | Taide | Art | Art | Keunst | Ealaín | Arte | אמנות | कला | Umjetnost | Művészet | Arte | Seni | Arto | Arte | 芸術 | ხელოვნება | 예술 | Huner | Art | Ars | Arte | Konscht | Kuns | Menas | Toi | Уметност | Seni | Toltecayotl | Arte | Kunst | Kunst | Kunst | Kunst | Аивад | Sztuka | Arte | Artă | Искусство | Arti | Umetnost | Art | Umenie | Umetnost | Arti | Уметност | Konst | Usanifu | ศิลปะ | Sanat | سەنئەت | Nghệ thuật | קונסט | 艺术

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Arto".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld