article

Artiko (lat. Articulatio) estas movebla interligo (juntaĵo ĉe osto) de du aŭ pli objektoj, elementoj, ostoj, ebliganta iliajn movojn. La nocio aperas ankaŭ kiel teknika, medicina esprimo.

Medicino


Artiko (lat. Articulatio) estas interligo, juntaĵo de du aŭ pli ostoj.

ekzistas 3 kategorioj de artikoj:

  • duonmoveblaj (amfiartroj aŭ simfizoj)
  • nemoveblaj (sinartroj)
  • moveblaj aŭ veraj (diartroj), kiu havas ses specojn depende de ilia formo: glitaj, globaj, kondilaj, selaj, ĉarniraj, pivotaj.

neveraj artikoj

En la anatomio oni distingas inter veraj kaj neveraj artikoj. Al la neveraj artikoj apartenas:

veraj artikoj

Ĉe la veraj artikoj troviĝas inter la ostofinoj fendo, la artika fendo. La artikaj surfacoj estas kovritaj per artika kartilago. Ĉirkaŭ la artiko troviĝas artika kapsulo, kiu konsistas el
  • ekstera Membrana fibrosa (fibreca membrano, (stratumo); streĉa konektiva histo)
  • interna Membrana synovialis (sinovia membrano, epitelosimila ligamento)

La fortaj fibraj membranoj (Membrana fibrosa) formas la artikankapsulan ligamenton. La artika kapsulo formas fermitan kavernon, la artikan kavernon. Ĝi estas plenigita per viskoza likvo, la sinovio ("artika ŝmiraĵo"), kiu estas produkto de la sinovia membrano de la artika kapsulo.

artikaj formoj
Post la formo de la artika surfaco, oni distingas la verajn artikojn jene:
  • ĉarnira artiko (Ginglymus): Ĝi havas nur unu movakso tiel ĝi povas sin nur fleksi kaj malfleksi: ekzemple kubuta kaj genua artiko.
  • seloartiko (Articulatio sellaris): ekz. dikfingra bazartiko, manartiko; ĝi povas sin movi en du direktoj
  • globa artiko (Articulatio spheroidea): ekz. ŝultra, koksa artiko; ili moviĝas ĉiudirekten
  • kondila, pivota, glita artikoj (Articulatio trochoidea ): ekz inter ulno kaj radradio
  • elipsoida aŭ ova artiko (Articulatio ellipsoidea): ekz. inter atlaso kaj kranio
  • plata artiko (Articulatio plana): ekz. inter vertebraj procesoj

Tekniko


En la tekniko, artiko estas sistemo, kiu interligas du pecojn (ekz. stangojn aŭ ŝaftojn) per akso, ebligante rilatan movon ĉirkaŭ tiu akso. Tipoj povas esti forka, artiko, globartiko, universala artiko ktp.

Skeleta sistemo Dosiero:Gelenke Zeichnung01.jpg| Dosiero:Knees x-ray.jpg| Dosiero:Scharniergelenk Ellbogen.jpg| Dosiero:L-geradfüehrung.png|

Vidu ankaŭ jenon:


Eksteraj ligiloj


http://www.shockfamily.net/skeleton/JOINTS.HTML http://www.arthritis-hub.com/Arthritis-diagnosis-treatment.php

Gelenk | Joint | Articulación (anatomía) | Nivel | Arthrologie | Alt (anatamaíocht) | מפרק | Articolazione | 関節 | Sąnarys | Gewricht | Staw (anatomia) | Articulação | Сустав | Joint | Led | 关节

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Artiko".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld