Etnografio > Etno > Hindeŭropa Familio > Armena Grupo
Entuta nombro de parolantoj estas ĉirkaŭ 6,7 milionoj (en 1999), de tiuj pli ol 3 milionoj nuntempe loĝas en la Respubliko Armenio.
Ĝia fonologio kaj sintakso estas influita de la najbaraj kaŭkazaj kaj tjurkaj lingvaroj. Kelkaj dialektoj de la armena posedas ejektivojn, kio estas ne tipa por hindeŭropaj lingvoj kaj verŝajne rezultis el la influo de la najbaraj lingvoj. La akcento kutime restas kun la lasta silabo.
Armena havas riĉan kazo-sistemon (7 kazoj), sed faras nenian genran distingon. Plej da arkaaj sintezitaj verbformoj anstataŭiĝis per analitikaj konstruaĵoj (kun helpverbo). La konjunktivo ne plu estas uzata. Armena estas lingvo kun subjekto-predikato-objekto vortordo. La pozicio de nedefinita artiklo varias inter orienta armena kaj okcidenta armena. Oriente ĝi antaŭas, okcidente malantaŭas la substantivon.
Armena estas skribata uzante sian propran alfabeton, kio estis kreata de cenobito Mesrop Maŝtoz. Aparteniĝas el 39 (elorigine 36) literoj. Similan sistemon uzas la kartvela lingvo.
http://www.omniglot.com/writing/armenian.htm http://www.cilicia.com http://www.sprachprofi.de.vu/english/arm.htm http://www.armeniapedia.org/index.php?title=Armenian_Lessons
Hindeŭropa lingvaro | Armenio | Lingvo
Армянская мова | Арменски език | Armeni | Arménština | Armensk (sprog) | Armenische Sprache | Armenian language | Idioma armenio | Armeenia keel | Armeniera | زبان ارمنی | Armenian kieli | Arménien | Airméinis | ארמנית | Örmény nyelv | Հայերեն | Bahasa Armenia | Lingua armena | アルメニア語 | სომხური ენა | 아르메니아어 | Bahasa Armenia | Armeens | Język ormiański | Língua arménia | Limba armeană | Армянский язык | Armenščina | Armeniska | ภาษาอาร์เมเนีย | Ermenice | Årmenyin | 亚美尼亚语
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Armena lingvo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world