article

Arĥitekturo estas arto pri konstruado de diversaj strukturoj. Ĝi estas kaj arto kaj konstruada industrio. Arkitekturo havas du flankojn:

  • praktikan (funkcian kaj teknikan) - konstruado de oportunaj kaj ekonomiaj konstruaĵoj por homa vivo kaj agado
  • ideo-estetikan – aldono al konstruaĵo formon, kiu esprimas ĝian ideon kaj enhavon.

Arĥitekturo kreiĝis en frua etapo de socia evoluo por pure praktikaj bezonoj de la homo. Por prahomo, loĝejo estis nur la rimedo defendi sin kontraŭ naturfenomenoj, sed, en sekvaj epokoj de civilizo, ĝi jam fariĝis ĝermo de la arto. La evoluo de arĥitekturo dependas de la nivelo de produktofortoj, de la progreso de scienco kaj tekniko. Arkitekturo starigas certajn problemojn kaj mem stimulas la progreson de scienco kaj teknikokonstrua mekaniko, sanitara tekniko, akustiko, termotekniko, produktado de konstrumaterialoj, k.c.

Dum jarcentoj en la mondo kreiĝis multaj diversaj konstruaĵoj, kiuj diferencas inter si laŭ celo, idea specifikeco, konstrutekniko, stilo (Vidu: Famaj Monumentoj). Oni distingas multajn specojn de arkitekturaj konstruaĵoj:

Religia arĥitekturo


AkldamoKirkoKurganoMaŭzoleoMoskeoPagodoPanteonoPiramidoSinagogoTemplo

Loĝeja arĥitekturo


DomoHoteloPalacoKabanoNubskrapulo

Socia arĥitekturo


FlughavenoCirkoEkspoziciejoLernejoMuzeoPontoParkoStacidomoStadionoTeatrejo

Fortikaĵa arĥitekturo


AkropoloCitadeloFortikaĵoKasteloMuroTuro

Konstrufakaj laboroj


Betono, adobo, ferbetono

Tradiciaj materialoj, kiujn oni uzis en konstrutekniko, estis: ligno, ŝtono, briko, en monumenta arkitekturo – marmoro, granito, betono, ankaŭ metalo. Al sekva evoluo de arkitekturo, forte influis ferbetono, invento de franca ĝardenisto G.Monier en 1849.

La rimedoj de arkitekturo, kiel artspeco, estas: kompozicio, spaco, volumeno, maso, proporcio, ritmo, lumo, fakturo (<--erara vorto), ornamo. En diversaj epokoj kaj landoj ĉi-tiuj komponantoj havis malsamajn signifojn.

Kun arkitekturo estas ligita ankaŭ urboplanado aŭ urbokonstruado, ĝi havas multon komunan kun skulptarto kaj monumenta pentroarto. Dum historia evoluo ĝiaj stil-ŝtupoj plejparte kongruis unu kun la alia, kvankam malgrandaj kronologiaj intervaloj rimarkeblas.

Vidu ankaŭ:

Arĥitekturaj stiloj, skoloj kaj tendencoj:


Vidu ankaŭ jenon:


Gravaj arkitektoj


Alvar Aalto
Donato Bramante
Santiago Calatrava
Jacques Dupuis
Gustave Eiffel
Ferdinand Fellner
Antoni Gaudí
Jules Hardouin-Mansart
Le Corbusier
Károly Kós (1883-1977) hungara arkitekto
Jacques Lemercier
Louis Le Vau
Mies van der Rohe
Eugène Viollet-le-Duc

Arkitekturo

Legu ankaŭ sub: konstruarto, konstrufako , konstrutekniko, konstruindustrio, konstruado, rekonstruado , konstrumetio , konstruprojekto , konstrumaterialo , konstrumetodo , konstrumaniero, konstruaĵopartoj Dosiero:Colosseum-2003-07-09.jpg| Dosiero:Chryslerbldg.jpg| Dosiero:Hampi1.JPG| Dosiero:Vitruvian.jpg|


Eksteraj ligiloj


http://www.aia.org http://www.greatbuildings.com http://www.vitruvio.ch http://www.archinform.net http://architect.architecture.sk - famous architects

Argitektuur | Arquiteutura | عمارة | Arquiteutura | Архитектура | Arhitektura | Arquitectura | Architektura | Architektura | Архитектура | Pensaernïaeth | Arkitektur | Architektur | Αρχιτεκτονική | Architecture | Arquitectura | Arkitektura | معماری | Arkkitehtuuri | Architecture | Boukeunst | Ailtireacht | Arquitectura | אדריכלות | वास्तुशास्त्र | Arhitektura | Építészet | Architectura | Arsitektur | Arkitekturo | Architettura | ᐃᒡᓗᕐᔪᐊᑦ ᐋᖅᑭᒃᓯᒪᓂᖏᑦ | 建築学 | არქიტექტურა | 건축 | Architectura | Arkitektura | Architektur | Architectuur | Architektūra | Arhitektūra | Архитектура | Seni bina | Arquitectura | Architectuur | Arkitektur | Arkitektur | Архитектурæ | Architektura | Arquitectura | Arhitectură | Архитектура | Architittura | Architectur | Arhitektura | Architecture | Architektúra | Arhitektura | Arkitektura | Архитектура | Arsitéktur | Arkitektur | கட்டிடக்கலை | สถาปัตยกรรมศาสตร์ | Arkitektura | Mimarlık | Архітектура | Kiến trúc | 建筑学

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Arkitekturo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld