La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo.
| Angla lingvo | |
|---|---|
| Parolata en: | Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando, Sud-Afriko, kaj Singapuro, inter aliaj britaj ekskolonioj. |
| Denaskaj parolantoj: | 375 milionoj |
| Dualingvo por: | 375 milionoj |
| Fremdlingvo por: | 750 milionoj |
| Genetika klasifiko: | Hindeŭropa | Ĝermana
| Oficiala statuso | |
| Oficiala lingvo de: | 19 landoj, kaj kvazaŭ-oficiala en pluraj aliaj |
| Reguligita de: | Neniu, tamen la OED estas grava |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1: | en |
| ISO 639-2: | eng |
| SIL: | ENG |
| Specimeno | |
| La Patro Nia: | |
| Tradicia (1611): | |
La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita imperio kaj ĝia ido Usono.
Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaskan (375 m), duan (375 m) aŭ fremdan (750 m) lingvon. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondo, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj.
La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj.
La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp.
Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj.
Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj.
La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.
Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.
Angla lingvo | Okcidentĝermana lingvaro
Engels (taal) | Englische Sprache | እንግሊዝኛ | Idioma anglés | Nīwu Englisc sprǣc | لغة إنجليزية | ܥܢܓܠܝܼܙܝܼ | Inglés | İngilis dili | Ангельская мова | Английски език | Saozneg | Engleski jezik | Anglès | Angličtina | Акăлчан чĕлхи | Saesneg | Engelsk (sprog) | Englische Sprache | Αγγλική γλώσσα | English language | Idioma inglés | Inglise keel | Ingeles | زبان انگلیسی | Englannin kieli | Anglais | Ingelsk | Béarla | A' Bheurla | Lingua inglesa | 𐌰𐌲𐌲𐌹𐌻𐌰𐍂𐌰𐌶𐌳𐌰 | અંગ્રેજી ભાષા | Baarle | אנגלית | अंग्रेज़ी | Engleski jezik | Angol nyelv | Անգլերեն | Anglese | Bahasa Inggris | Pagsasao nga English | Angliana linguo | Enska | Lingua inglese | ᖃᓪᓗᓈᑎᑐᑦ | 英語 | glibau | Basa Inggris | ინგლისური ენა | 영어 | Zimanê îngilîzî | Sowsnek | Lingua Anglica | Englesch | Ingels | Lingɛlɛ́sa | Anglų kalba | Angļu valoda | Anglisy fiteny | Англиски јазик | Bahasa Inggeris | Inglestlahtoli | Lengua ngrese | Engelsche Spraak | Ingels | Engels | Engelsk språk | Engelsk språk | Angliais | Bilagáana bizaad | Anglés | Englisch | Āngalabhāsā | Język angielski | Língua inglesa | Lingua englaisa | Limba engleză | Английский язык | Lingua ngrisa | Inglis leid | Eaŋgalsgiella | Engleski jezik | English language | Angličtina | Angleščina | Gjuha Angleze | Енглески језик | Senyesemane | Engelska | Kiingereza | ஆங்கிலம் | ภาษาอังกฤษ | Iňlisçe | Wikang Ingles | Tok Inglis | İngilizce | ئىنگلىز تىلى | Англійська мова | Tiếng Anh | IsiNgesi | 英语 | Eng-gí | 英語
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Angla lingvo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world