Anchovy-thumbnail.jpg Anĉovo (latine: Engraulis encrasicholus) estas eta fiŝo kiu manĝas planktonon. Ĝi apartenas al la familio de la engraŭledoj. Anĉovoj vivas en ĉiuj maroj nek tre profundaj nek tre malvarmaj. La engraŭledoj konsistas el 16 genroj kaj 139 specioj. La inoj metas proksimume 20 000 ovojn en unu jaro. La longeco estas plejofte ne pli ol 15 cm. Ĝi iomete aspektas kiel haringo, kvankam ĝi havas pli malgrandan buŝon kaj mankas al ĝi la kilo je la suba parto de la korpo. Ili vivas en grandaj aroj, sed post la frajado ili disiras.
Anchovis | Anchovy | Engraulidae | Engraulidae | עפיאן | アンチョビ | Ančiuvinės | Ansjovissen | Anchoveta | Анчоусы | Cá cơm | 凤尾鱼