Tatroj aŭ Tatro (slovake kaj pole Tatry) estas nomo de montara komplekso de la geologia Fatra-Tatra areo en la Karpatoj. La plimulto de la montaro kuŝas en Slovakio, eta parto en Pollando.
La Tatroj konsistas el:
Oni distingas de la Tatroj la t.n. Malaltaj Tatroj, kiun dividas de la Tatroj la Liptova baseno, kiun trafluas (sl. Liptovská Kotlina) la rivero Váh (Vag). En tiu baseno troviĝas la komunumo Liptov kaj Spiš.
En la ĉiutaga parolo, oni nomas la okcidentanm, orientan, malaltan Tatron Tatroj ("Tatry") aŭ nomas Tatro nur la Altan Tatron.
En Altaj Tatroj troviĝas Nacia parko Vysoké Tatry.
La plej belaj kaj konservitaj partoj estas konsistaĵo de la Tatra nacia parko kun la areo 509,65 km².
La plej grandioza valo estas Bielovodská dolina (Valo de Blankakvo) – pli ol 10 km longa, en la norda flanko de Altaj Tatroj. Ĝia suba parto atingas la teritorion de Pollando. En la supra parto ĝi disbranĉiĝas je multaj flankaj grandetaj kaj malgrandetaj valoj kun multaj montarlagoj kaj akvofaloj.
La plej kruta rivero estas Poprad – alteca diferenco 1567 m. Ĝi fontas en Altaj Tatroj (pli precize, ekestas per kuniĝo de Hincov potok (rivereto) kaj Krupá en Mengusovská dolina (valo)) kaj ĝi enfluiĝas en riveron Dunajec en la teritorio de Pollando.
La plej profunda lago estas Veľké (Granda) Hincovo pleso (montarlago) – profunda 53 m Ĝi estas glacia lago en la fino de Mengusovská dolina (valo). Kun areo 0,179 km² la plej granda montarlago en la Slovaka parto de Altaj Tatroj.
La plej longa akvofalo situas ĉe Kmeťov vodopád (Akvofalo de Kmeť) – 900 m. Tio troviĝas en la valo Nefcerka en Altaj Tatroj. La altan rokan ŝtupon el Nefcerka ĝis Kôprová dolina (Aneta valo) travenkas 3 akvofaloj dislokigitaj en supermara alteco 1580-1200 m.
La plej fortega akvofalo estas ĉe Skok (Salt'), ĝi estas belega akvofalo en la meza parto de Mlynická dolina (Valo de Mlynica) en Altaj Tatroj. Ĝi ekestas el la rivereto Mlynica elfluiĝinta el la supra parto de la valo. Ĝi travenkas la rokon, obstaklon kiu dig-haltigas malgrandan lagon nomitan Nad Skokom (Super Salt').
Slovakio | Pollando | Montaroj en Eŭropo
Татри | Tatry | Tatra (Gebirge) | Tatra Mountains | Tatrad | Tatras | タトラ山脈 | Tatrai | Tatra (gebergte) | Tatrafjellene | Tatry | Tatry
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Altaj Tatroj".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world