article

Alojo estas kunmiksaĵo, aŭ en solvaĵokombinaĵo, de du aŭ pli elementoj el kiu almenaŭ unu estas metalo. Alojo kun du komponantoj nomiĝas binara alojo; tiu kun tri estas terciara alojo; tiu kun kvar estas kvaternara alojo. La rezulto estas substanco kun ecoj malsamaj de tiuj de ties komponantoj.

Alojoj kutime dezajniĝas havi ecojn kiuj estas pli dezirindaj ol tiuj de iliaj komponantoj. Ekzemple, ŝtalo estas pli fortika ol fero, unu de sia elementoj; latuno estas pli daŭriva ol kupro, kaj pli alloga ol zinko. Sed estas sciate ke multaj gravaj alojoj havas ecojn kiuj ne estas facile antaŭdireblaj baze de iliaj komponantoj. Ekzemple, kaj kupro kaj nikelo bone konduktas elektron, sed formas alojon kiu ne bone konduktas elektron, kiu faras ĝin utila por elektra rezistiva drato.

La metodoj formi alojojn estas variaj. En la likva stato, plej multaj metaloj estas solveblaj unu en la alia kaj alojado kutime implikas fandado; tamen alojado per traktado en la solida stato sen fandado estas farebla per pulvora metalurgio. Kiam fandaj alojoj solidiĝas, la komponantoj povas resti solvita aŭ ili povas apartigi en solidaj miksaĵoj de regionetoj aŭ eĉ grajnoj de varia koncentreco. Estas multaj eblecoj formi alojojn kaj multaj el ili povas montriĝi per fazaj diagramoj, sed aliaj dependas de plua formado en la solida stato.

Malsame al puraj metaloj, multaj alojoj ne havas unuopan fandan punkton. Anstataŭe, ili havas fandan amplekson ene de kiu la materialo estas miksaĵo de solidaj kaj likvaj fazoj. La temperaturo je kiu fandado komencas nomiĝas soliduso*, kaj tiu je kiu fandado kompletiĝas nomiĝas likvuso*. Alojo kun unuopa fanda punkto nomiĝas eŭtekta miksaĵo.

Foje alojo estas nomita laŭ la baza metalo, kiel " 14 karata oro", kiu estas alojo de oro kaj aliaj elementoj. La sama veras por arĝento uzita en juveloj kaj aluminio uzita strukture.

Alojoj inkludas:


Novaj vortoj*

  • soliduso = temperaturo je kiu alojo komencas fandi.
  • likvuso = temperaturo je kiu alojo tute fandiĝas.
Dosiero:034 Aelius.jpg| Dosiero:Alliage ordonne desordonne.png| Dosiero:Alliage solution solide.png| Dosiero:Alliage precipite.png|

Eksteraj ligiloj


http://www.griset.com http://www.dvs-verlag.de/de/zeit/prak http://www.tf.uni-kiel.de/matwis/amat/mw1_ge/kap_4/advanced/t4_1_1.html http://www-user.tu-chemnitz.de/~bfri/geschichte.htm

Kemio | Metaloj | Alojoj

Legering | Сплав | Aliatge | Slitina | Legering | Legierung | Alloy | Aleación | آلیاژ | Metalliseos | Alliage | סגסוגת | Legura | Aloy | Aloyo | Málmblanda | Lega (metallurgia) | 合金 | 합금 | Lydinys | Легура | Aloi | Legering | Legering | Legering | Stop metali | Liga metálica | Сплав | Alloy | Zlitina | Легура | Legering | கலப்புலோகம் | โลหะผสม | Alaşım | قېتىشماق | Лігатура | Hợp kim | 合金

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Alojo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld