article Related Topics:
Alizée
 

Alizee.jpg

Alizée estas franca kantistino, naskiĝinta la en Ajaccio, Korsiko.

Biografio


Ŝia deveno

Alizée (realnome: Alizée Jacotey) naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1984 ĉe marbordo, en la bonodoro de korsika makiso. Deveninta de Ajaccio, ŝi travivas feliĉan infanecon en t.n. insulo de beleco. Rapide, Alizée provas esprimi sian artisman inklinon.

Pasiigita de danco, ŝi ekzercas ĝin ekde la kvara jaro kaj familiariĝas kun la mondo de spektaklo kiu allogas ŝin tiom per teatraj kursoj kiom per kantado.

Je la 11-a jaro, ŝi ricevas la unuan premion de desegno-konkurso, ilustrante aviadilon sur formularo. Krom la eksterordinara vojaĝo al Maldivoj kiun ŝi gajnas, ŝia desegno estos reproduktita je plena grando sur ŝelo de aviadilo, kiu estos baptita "Alizée". Jen komenco de bela artista kariero.

Ŝia antaŭeniro

Julio 2000.

Alizée ankoraŭ ne estas 16-jara kiam aperas ŝia unua titolo, "Moi... Lolita". Renkontiĝo inter la juna korsikanino kaj la duopo Mylène Farmer-Laurent Boutonnat ŝanĝos ŝian vivon. Frukto de tiu renkontiĝo fariĝos "Gourmandises", ŝia unua albumo.

Du jarojn poste, pli ol 4 milionoj da diskoj estos venditaj tra la mondo. Alizée ankaŭ ricevos plurajn premiojn : NRJ awards, World Music Awards, M6 awards, kaj aliajn eŭropajn rekompencojn...

Ŝiaj titoloj alvenis unuarange en la muzik-ĉartoj italaj, hispanaj, germanaj, anglaj, polaj, nederlandaj, rusaj... ofte numero 1 de vendoj dum pluraj sinsekvaj semajnoj.

Ŝia dua albumo "Mes Courants Electriques...", kies unua unuopa eltiraĵo estas "J'en ai marre !", estis ankaŭ produktita kaj verkita de Mylène Farmer kaj Laurent Boutonnat. "Mes Courants Electriques..." eliris la 18-an de marto 2003 en Francio.

Diskografio


Albumoj

  • 2000: Gourmandises
  • 2003: Mes Courants Electriques
  • 2004: Alizée En Concert

Unuopaj diskoj

Sgmonbai.jpg
  • 2000: Moi... Lolita
  • 2000: L'alize
  • 2001: Parler tout bas
  • 2001: Gourmandises
  • 2003: J'en ai marre!
  • 2003: Mon bain de mousse
  • 2003: J'ai pas vingt ans!
  • 2003: I'm not twenty!
  • 2003: A contre-courant

Videografio


  • 2004: Alizée En Concert (DVD)

Internaj ligoj:


Eksteraj ligoj:


http://www.moi-alizee.com http://www.super-alizee.de http://youpidoo.free.fr (en esperanto!)

Muzik-videoj:


Naskiĝintoj en 1984 | Franclingvaj_kantistoj | Alizée in L'Alizé.jpg | Moilolita2.jpg

Alizée | Alizée | Alizée | Alizée Jacotey | Alizée | Alizée | Alizée | Alizée | アリゼ | Alizée | Alizée | Alizée | اليزي Alizée | Alizée | 艾莉婕

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Alizée".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld