Aldomigi sovaĝajn bestojn signifas ilin alkutimigi al vivado en kaptiteco por bredo kaj uzado fare de homoj.
Ĉirkaŭ -8000 homoj komencis kapti kaj aldomigi sovaĝajn bestojn kun la celo liberiĝi de la plena dependeco de ĉasado. Ili aldomigis kaprojn, ŝafojn, bovojn, porkojn kaj ekde -3000 ankaŭ ĉevalojn.
Ĉevaloj tiam ekservis kiel ŝargobestoj, bovoj kiel tirbestoj. Kaproj kaj ŝafoj liveris precipe lakton, bovoj kaj porkoj viandon.
Hundoj kaj ankaŭ katoj (ekzemple gepardo aŭ leopardo) estis dresitaj kiel ĉashelpantoj.
En pli malfruaj epokoj aldoniĝis bestoj por hobio kaj sciencaj eksperimentoj.
La aldomigo sekvigas aron da ŝanĝigoj kompare kun libere vivantaj bestoj:
Kelkaj biologoj parolas pri "dombestiĝo" de la homo, kiu ankaŭ montras tiujn ĉi fenomenojn (krom espereble la unuan).
Agrikulturo | Aldomigitaj bestoj | Biologio | Prahistorio | Zoologio | Animaloj
Domestikace | Domesticering | Domestizierung | Domestication | Domesticación | Domestication | ביות | Addomesticamento | Domesticatie | Domestisering | Domestykacja zwierząt | Domestikácia | Domesticering
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Aldomigo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world