Geografio > Eŭropo > Nordio > Finnlando > Alando
Svede: Åland finne: Ahvenanmaa [Aĥvenanma
Insularo en la Balta maro, aŭtonoma provinco de Finnlando en la sudokcidento de la lando. 26 347 loĝantoj (92,9 % svedlingvaj; 2003-12-31). Ĉ. 6 500 insuloj kaj insuletoj, el kiuj 65 estas konstante loĝataj; tera areo sume 1527 km2. Alando havas propran flagon (vidu supre) kaj proprajn poŝtmarkojn. Ĉefurbo: Mariehamn (10 626 loĝ.)
La aŭtonomecon de la provinco difinas la Leĝo pri aŭtonomeco de Alando, kiu apartenas al la konstituciaj leĝoj de Finnlando.
Alando havas propran parlamenton (lagting) kun 30 membroj. Ĝi decidas pri la buĝeto de la provinco kaj faras leĝojn pri aferoj kiuj apartenas al la sfero de aŭtonomeco: instruado, lernejoj kaj kulturo; sociala prizorgo kaj sano; ekonomia vivo; interna trafiko; protektado de la medio; komunuma administrado; polico; poŝto; radio kaj televido. En tiuj aferoj la provinco funkcias proksimume kiel suverena ŝtato. En aliaj aferoj validas la leĝoj de Finnlando, kiu do zorgas, ekzemple, pri eksterlandaj aferoj, kriminala kaj civila juro, juĝejoj, dogano kaj mono.
Alando estas, laŭ internaciaj traktatoj, senarmea teritorio, kaj ĝiaj loĝantoj ne havas devon militservi.
Iuj rajtoj en la provinco, kaj ankaŭ la liberigo de militservo, estas rezervitaj al personoj, kiuj havas provincan civitanecon (svede hembygdsrätt). La civitanecon oni havas denaske aŭ akiras laŭ peto se oni plenumas tri kondiĉojn: loĝadis 5 jarojn en la provinco, kontentige parolas la svedan lingvon kaj estas civitano de Finnlando. Nur tiaj provincanoj rajtas voĉdoni por la provinca parlamento, posedi nemoveblaĵojn en la insularo kaj praktiki ekz. komercadon.
Kiel parto de Finnlando ankaŭ Alando apartenas al la Eŭropa Unio, sed ĝi restas ekster ties imposta teritorio: en Alando ne estas aplikataj la EU-reguloj pri aldonvaloraj impostoj kaj akcizoj (tio ebligas i.a. vendi senimposte varojn sur ŝipoj trafikantaj al kaj de Alando). Tio estis konstatita en la t.n. Alanda protokolo, aldonita al la traktato pri aliĝo de Finnlando al EU. La protokolo ankaŭ aparte permesas la regulojn, kiuj donas certajn privilegiojn (terposedo, komerco) nur al Alandaj provincanoj kaj tiel diskriminacias kontraŭ aliaj civitanoj de EU. Tia diskriminacio en EU ĝenerale ne estas permesita, sed oni konsideris la escepton necesa por protekti la specialan statuson de Alando.
Antaŭ la jaro 1809 Alando, same kiel la tuta Finnlando, estis parto de Svedio. En la periodo 1809-1917 ĝi apartenis al la Rusa imperio kiel parto de la Grandprinclando Finnlando. Post la sendependiĝo de Finnlando en 1917, alandanoj volis re-aligi la insularon al Svedio, sed fine, post diversaj incidentoj kaj intertraktadoj, la provinco restis Finnlanda. En 1921 la Ligo de Nacioj agnoskis Finnlandan suverenecon super Alando. Finnlando garantias, per konstitucia leĝo ŝanĝebla nur konsente de la Alanda parlamento, aŭtonomecon kaj svedan unulingvecon de la insularo.
Inter Svedio kaj Finnlando, aŭ pli precize inter la Balta maro kaj Botnia Golfo, situas la svedlingva insularo Alando. Ĝis la militaj jaroj 1808-1809 tiu insularo apartenis al Svedio, poste al Rusio, kaj nun ĝi estas aŭtonoma parto de Finnlarn o.' Pro sia situo ĝi estus valora militbaza, sed oni ne rajtas uzi ĝin militcele. Alando havas 25 257 logantojn kaj ampleksas 17 272 km2. La insularo konsistas el pli ol 6500 pli-malpli grandaj insuloj, kiuj average altas 30 m super la marnivelo (la plej aha punkto estas 129 m). La klimato estas pli milda ol aliioke en Finnlando; dum la printempo la vetero malrapide varmiĝas, sed aŭtune longe varmas. Alando havas siajn proprajn leĝojn, po§ton kaj poŝtmarkojn. Ankaŭ propran monunuon ĝi antaŭ nelonge sopiris havi, sed malsukcesis. La alanda flago enhavas flavan kaj ruĝan krucojn sur blua fono. En ta pratempo Ia insulanoj vivtenis sin ĉefe per fokĉasado, poste per navigado, fiŝkaptado kaj terkulturado. La vivo ne estis facila kaj multaj loĝantoj elmigris, ekz. en Svedion en la 60aj kaj 70aj jaroj de nia jarcento. Nuntempe eble fa plej grava fonto de enspezoj tie estas turismo, kaj en la terkulturado la bienetoj specialiĝas ĉu pri produktado de cepoj aű alia legonro, ĉu pri likvoro kaj cidro, ru pri kulturado en oranĝerioj. Tre multaj bienetoj ankaŭ luigas kabanojn aŭ priservas perisionulojn somere.
Ĉefurbo: Mariehamn ("haveno de Maria"; la urbon fondis en 1861 rusia imperiestro Aleksandro la Dua, kiu nomis ĝin laŭ sia edzino imperiestrino Maria [Marija Aleksandrovna)
أولان | Åland | আলান্ড দ্বীপপুঞ্জ | Åland | Illes Åland | Ålandy | Ålandsøerne | Åland | Åland | Åland | Ahvenamaa | Ahvenanmaan maakunta | Áland | Îles d'Åland | Åland | אולנד | Åland | Åland | Álandseyjar | Isole Åland | オーランド諸島 | 올란드 제도 | Åland | Alandų salos | Ålandseilanen | Ålandseilanden | Åland | Åland | Wyspy Alandzkie | Åland | Åland | Аландские острова | Ålánda | Åland | Alandy | Åland | Alandska ostrva | Åland | หมู่เกาะโอลันด์ | 奥兰 (芬兰)