| ||||||
| Situo_de_Alĝerio.jpg | ||||||
| Bazaj informoj | ||||||
| Ŝtatlingvo | araba | |||||
| Ĉefurbo | Alĝero | |||||
| Prezidento (ekde 1999) | Abdelaziz Bouteflika | |||||
| Areo - de ĉiuj ŝtatoj - el tio akvo | 2.381.741 km² 11-a rango 0% | |||||
| Loĝantaro - de ĉiuj ŝtatoj - loĝdenso | 32.818.500 (2002) 34-a rango 13,3/km² | |||||
| Sendependiĝo | de Francio je la 5-a de julio 1962 | |||||
| Valuto | dinaro | |||||
| Horzono | UTC +1 | |||||
| Nacia himno | Kassaman | |||||
| Interretkodo | .DZ | |||||
| Internacia telefonkodo | 213 | |||||
Alĝerio (arabe: الجزائر oficiale: الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية [Al-Ĝumhurija al-Ĝazajirija ad-Dimukratija aŝ-Ŝaabija - Demokrata Popolrespubliko Alĝerio) estas lando en Norda Afriko, inter Tunizio kaj Maroko. Ĝi estas membro de la ŝtat-asocio Frankofonio.
Satellite image of Algeria in April 2002.jpg
La unuaj Esperantistoj estis en 1899 P. DECOR (ankaŭ laŭ UEA 1928) en Alĝero, A. Rivier kaj kapitano A. Capé-Montrosier.
La lasta komencis en 1903 ne-ordinare viglan propagandon per artikoloj kaj paroloj. Kune kun H. TARRY li fondis Esperanto-grupon, kiu dum ses semajnoj varbis 122 anojn, inter ili la prefekton kaj urbestron de Alĝero kaj aliajn altrangulojn; la 8-an de marto 1904 la grupo jam havis 283 anojn. Ili publikis tutan vicon da propagandaj artikoloj en "La Nouvelliste d' Alger", "Les Nouvelles", "La Dépéche Algerienne" kaj "Vigie Alg.". Dank' al la gazetaro Esperanto estis tre favore rigardata en la lando, eĉ en Tunizio. En la plua laboro helpis al li Lemaire en Batna kaj Henri en Oran. Laŭ speciala peto de la kapitano, la milita ministro de Francujo permesis al oficiroj aniĝi en Esperanto-grupoj. En 1904 la kapitano entreprenis propagandan vojaĝon tra l' landoj paroladoj kaj ekinteresigo eĉ de italaj kaj hispanaj kolonianoj. Dume la grupo kreis propagandan gazeton "Turco-Revue" kaj ellaboris bonan propagandan broŝuron.
En 1905 venis en Setifa la itala Esperantisto grafo Albert Gallois kaj eklaboris tie por Esperanto. En 1905 Capé-Montrosier devis reiri Francujon, la prezidanto de la grupo fariĝis Bresson. En aprilo 1905 okazis granda Esperanto-ekspozicio en Alĝero, kiun dum tri tagoj vizitis kelkaj miloj.
En 1906 aperis Esperanto grupo en Caen (prop. Lespesquer) kaj laborista grupo en Alĝero, kiu interrilatis kun anglaj laboristoj pri fondo de gazeto, kiu defendus la internaciajn interesojn de la proletaro.
Poste tiu vigla movado ruiniĝis. Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928, Esperantistoj troviĝis en 5 urboj. Laŭ la ICK-raporto 1931 en Alĝerio loĝis izolaj esperantistoj, sed ilia helpo estis ofte dumtempa; estante koloni-oficistoj ili ofte forlasis la landon post unu jaro. Indiĝenoj, kiuj lernis Esperanton, pro politika orientado preferis aliĝi al SAT. Dum kelkaj jaroj klopodis por Esperanto ankaŭ en oficialaj rondoj sinjorino Tiard el Paris. En 1933 UEA-delegitoj estis en Alĝero (ankaŭ Esperanto-societo), Constantine, Philippeville kaj Sétif.
Algerië | አልጄሪያ | Alcheria | Algeria | الجزائر | Arxelia | Алжир | আলজেরিয়া | Alžir | Algèria | Alžírsko | Algeria | Algeriet | Algerien | Αλγερία | Algeria | Argelia | Alžeeria | الجزایر | Algeria | Algérie | Alg·èrie | An Ailgéir | Alxeria - الجزائر | Aljeriya | ʻAlekelia | אלג'יריה | अल्जीरिया | Alžir | Aljeri | Algeria | Aljazair | Aljeria | Alsír | Algeria | アルジェリア | 알제리 | Aljeri | Algerium | Arjelia | Algerien | Algerieë | Alžyras | Alžīrija | Алжир | Algeria | Algeria | Algerien | Algerije | Algerie | Algerie | Argeria | Алжир | Algieria | الجېريا | Argélia | Algeria | Algeria | Алжир | अल्जीरिया | Algirìa | Algeria | Alžírsko | Alžirija | Aljeeriya | Algjeria | Алжир | Algeriet | Алҷазоир | ประเทศแอลจีเรีย | Algeria | Cezayir | ئالجىرىيە | الجزائر | Algérie | Aldjereye | Aljeeri | אלזשיר | 阿尔及利亚 | Algeria