article

Akumulatoro estas tia galvana pilo, en kiu la transformiĝintaj materialoj – foruzita dum produkto de elektra kurento – povas regeneriĝi per kontraŭdirekta kurento (ŝargo). Ĉar ĝi akumulas energion, oni nomas ĝin ankaŭ akumulilo. La akumulatoro rezervas la dum ŝargo alkondukitan elektran energion en formo de kemia energio.

La akumulatoro konsistas el elektrolita solvaĵo kaj du elektrodoj. La elektrolito estas absorbita en la t. n. seka akumulatoro (baterio) en truhavan materialon aŭ aperas en formo de gelateneca elektrolito.

acida akumulatoro


La nun plej vaste uzata akumulatoro estas la plumba akumulatoro (acida akumulatoro). Se ĝi estas plene ŝargita, ĝi entenas sulfatan acidon en koncentreco de 30 %, en kiun mergiĝas unu elektrodo el plumba dioksido (pozitiva angulo) kaj unu el pura plumbo (negativa angulo). Dum la uzado de la akumulatoro ambaŭ elektrodoj (surface) transformiĝas al plumba sulfato. La ŝargita akumulatoro havas la elektromovan forton de ĉ. 2 V; se tiu malpliiĝas al 1,8 V, oni devas reŝargi la akumulatoron. La efikeco de la akumulatoro estas ĉ. 80%. La forlasita, elĵetita akumulatoro estas tre danĝera por la medio.

baza akumulatoro


La baza (Edisona, fer-nikela) akumulatoro entenas en ŝargita stato elektrolitan solvaĵon de KOH (kalia hidroksido; en koncentreco de 20 %) kaj elektrodojn el fero (negativa, kiu servas ankaŭ kiel ujo) kaj el nikelo (kovrita per nikela oksido (Ni2O3)). La ŝargita akumulatoro havas elektromovan forton de ĉ. 1,3 V. kaj efikecon de ĉ. 60 %, sed ĝi (kompare kun la plumba) estas pli malpeza kaj pli bone toleras la troŝargon, skuojn kaj ĝi havas pli longan vivon.

Novtipaj akumulatoroj

  • arĝenta-zinka akumulatoro: pozitiva angulo estas la arĝento, kovrata per arĝenta oksido dum la ŝargo, negativa angulo estas el zinko, la elektrolito estas KOH. Ĝi kostas pli ol la supre menciitaj, sed povas doni 3-5-foje pli da energio (je sama pezo).

litio.., nikel-kadmia akuo

akumulatorŝargilo,

Rimarkigo por daŭrigo: Baterio estas grupo de elektraj piloj.

Eksteraj ligiloj


http://www.buchmann.ca http://www.batteryuniversity.com http://science.howstuffworks.com/battery.htm http://www.sciam.com/askexpert_question.cfm?articleID=000392D5-589B-1C72-9EB7809EC588F2D7

Vidu ankaŭ jenon:


Dosiero:NiCd various.jpg| Dosiero:Battery charger.JPG| Dosiero:Photo-CarBattery.jpg| Dosiero:Galvanic cell.png|

Elektra energio

Akumulátor | Akkumulator (elektrisk) | Akkumulator | Rechargeable battery | Acumulador eléctrico | Accumulateur électrique | Akumulator | 二次電池 | Oplaadbare batterij | Akumulator elektryczny | Аккумуляторная батарея | Akumulátor | Akumulatori | Акумулатор | Акумулятор | Pin sạc

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Akumulatoro".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld