Akihito kaj Trono.jpg Akihito (明仁 23-a de decembro 1933 - ) estas la 125-a Imperiestro de Japanio. Oni nomas lin "Imperiestro Kinjo"(今上天皇 [kin-ĵO ten-nO) ĉar nun li estas sur trono. Lia erao estas titolita "Heisei" (平成).
Dum Usono bombis Tokion en marto 1945, li kaj lia pli juna frato Princo Masahito (nun Princo Hitachi) rifuĝis el la urbo. Dum Usono okupadis Japanion post la Dua mondmilito, Akihito estis edukata en Angla lingvo de Elizabeth Gray Vining. Li studis ĉe la Departemento de Politika Scienco ĉe Gakushuin Universitato en Tokio, kvankam li ne ricevis akademian titolon.
Tamen poste li iĝis amatora specialisto de fiŝ-scienco kaj eldonis multe da raportoj kaj libroj pri gobiuso.
1951 10-a de novembro, li deklaris ,ke li estas kronprinco je la ceremonio "立太子の礼" (Rittaiŝi no Rei).
En junio 1953 ,kronprinco Akihito reprezentis Japanion ĉe la kronado de Elizabeto la 2-a de la Unuiĝinta Reĝlando. Je 10-a de aprilo 1959, li edziĝis Shoda Michiko, kies patro Shoda Hidesaburo estas prezidanto kaj poste honora prezidanto de Muelisto-kompanio Nisshin. La nova kronprincino estas la unua nenobelo kiu per geedziĝo eniris la imperiestran familion.
Kronprinco Akihito kaj Kronprincino Michiko vizitis oficiale 37 landojn.
7-a de januaro 1989, lia patro Hirohito forpasis. Tial Kronprinco Akihito iĝis la 125-a Japana Imperiestro 12-a de decembro1990.
De post la heredo de la trono, la nuna Imperiestro penis por proksimigi la imperian familion al la Japana popolo. Li kaj lia edzino vizitis oficiale 18 landojn kaj ankaŭ 47 prefektujojn de Japanio.
Imperiestro Akihito kaj Imperiestredzino Michiko havas 3 filojn: Kronprinco Naruhito (naskiĝis 23-a de februaro), Princo Fumihito (nask. 11-a de novembro) kaj Princino Sayako (18-a de aprilo 1969).
Japanaj Imperiestroj | Naskiĝintoj en 1933
أكيهيتو | Akihito af Japan | Akihito | Akihito | Akihito | Akihito | Akihito | Akihito | Emperador Akihito do Xapón | אקיהיטו | Akihito | Akihito imperatore del Giappone | 明仁 | 아키히토 | Acihitus | Akihito | Akihito | Akihito av Japan | Akihito (cesarz) | Akihito | Акихито | Akihito | Akihito | สมเด็จพระจักรพรรดิอะกิฮิโตะ | Акіхіто | آکی ہیتو ساما | 明仁