Related Topics:
Asimov,_Isaac
ASIMO estas humanoida roboto evoluita far Honda. Ĝi estas la unua roboto, kiu kapablas sin homsimile movi sur la du kruroj.
ASIMO estas akronimo por Advanced Step in Innovative MObility. Japane, la vorto estas elparolata kiel aŝimo kaj signifas ankaŭ kruroj.
AŜIMO estas la ĝis nun plej bone elevoluita humanoida roboto. Ĝi altas 1,30 m kaj pezas 52 kg. Ĝin funkciigas 40-V-a NiMH-akumulatoro, kiu certigas 30-minutan funkcian tempon. La korpon movas 26 motoroj, ĉiu motoro ebligas unu liberecan gradon (komparebla kun artiko) por la korpo. La rapideco de AŜIMO estas 1,6 km/h se ĝi iras kaj 3 km/h se ĝi kuras.
La firmao Honda komencis la evoluajn laborojn de humanoida roboto jam en 1986 kaj tio daŭris ĝis prezento de P2 en decembro de 1996. Somere de 1999 komenciĝis en la esplora centro Honda Research & Development Wako Fundamental Technical Research Center en Japanio la evoluigo de ASIMO, kiu finpretiĝis la 31-an de oktobro 2000.
En 2004, ASIMO iĝis ano en Robot Hall of Fame.
En la jaro 2004, laboris ĉ. 30 Aŝimoj.
Teknikaj datoj
P2
En 1995: alto 180 cm, pezas pli ol 200 kg, kapablis iri sur trotuaro, kaj movi objektojn
En decembro de 1996: 160 cm, 160 kg
P3
La
P3 estas prototipo de Honda kaj estis prezentita en septembro de 1997.
- Maksimuma paŝrapido: 2 km/h
- Maksimuma portoforto je brako: 2 Kg
- Maksimuma labortempo: 25 minutoj
- Tuta pezo: 130 Kg
- Alto: 160 cm
- Profundo: 55,5 cm
- Larĝo: 60 cm
- CPU(j): 2 x Microspec II (110 Mhz)
- Baterio: 138 V, 6 Ah (Nikel-Zinko)
Aŝimo
- alto: 120-130 cm (por ne kaŭzi malbonsentojn ĉe la homo)
- pezo: 52 kg
- premforto de la kvinfingra mano: 0,5 kg
- rapido: 0-3 km/h
- Energio: supre
- sesartikaj turniloj
- du kameraoj en la kapo, okulsimile, kiu certigas bonan mediovivon
- ekpaŝo: 4 sekundoj
- voĉorekono
- sekure iras sur trotuaro
- kapablas ŝalti la lampon
vidu ankaŭ
- Aibo, robothundo de firmao Sony
- Qrio, humanoida roboto de firmao Sony
rete
Robotoj
Eksteraj ligoj
- http://world.honda.com/ASIMO/
- http://world.honda.com/HDTV/ASIMO/200412-run/
- http://world.honda.com/run/splash2/index.html
- http://world.honda.com/ASIMO/history/e0.html
- http://world.honda.com/ASIMO/history/e1_e2_e3.html
- http://world.honda.com/ASIMO/history/e4_e5_e6.html
- http://world.honda.com/ASIMO/history/p1_p2_p3.html
- http://world.honda.com/ASIMO/history/asimo.html
- http://world.honda.com/ASIMO/next-generation/index.html
- http://world.honda.com/ASIMO/technology/intelligence.html
- http://news.bbc.co.uk/1/hi/technology/4098201.stm
- http://www.geocities.com/qubestrader/ASIMO.HTML
- http://www.world.honda.com/HDTV/ASIMO/200412-run/index.html
- http://www.honda-robots.com/english/html/asimo/frameset2.html
- http://asimo.honda.com
- http://www.honda.co.jp/ASIMO/
- http://www.world.honda.com/ASIMO/
- http://www.vieartificielle.com
- http://www.science-club.lu/robot/documents/afficheasimo.pdf
- http://www.mmag.hrz.tu-darmstadt.de/streaming/archive/asimo_relive.html
- http://www.heise.de/newsticker/meldung/67330
Asimo.jpg |
ASI_3820.jpg |
ASI_3812.jpg
ASIMO | ASIMO | Asimo | ASIMO | Asimo | Asimo | ASIMO | ASIMO | ASIMO | ASIMO | Honda Asimo | ASIMO