| at.gif | Austria_Blazono.JPG |
| (Pli Detale) | (Pli Detale) |
La respubliko Aŭstrio estas parlamenta-demokratia ŝtato en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno.
Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de UNO kaj ekde 1995 de Eŭropa Unio.
Ĉefartikolo: Historio de Aŭstrio
Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstrio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso al la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. Kiel bonhava lando Aŭstrio aliĝis en 1999 al la Eŭropa Mona Unio.
Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistante el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, kiu estas elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Unu rekte sekvanta reelekto estas permesata. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi je la proporcioj de la partioj en la Nacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido.
La aŭstria parlamento konsistas el du ĉambroj. La konsisto de la Nacia Konsilio estas determinita ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de la Federacia Konsilio estas senditaj de la landaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstria leĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan vetorajton, kiu povas esti malvalidigita per persistrezolucio de la Nacia Konsilio.
Aŭstrio konsistas el naŭ federaciaj landoj. Tiuj estas dividitaj en distriktoj.
| Ŝtato | Ĉefurbo |
|---|---|
| (1) Burgenland | Eisenstadt |
| (2) Karintio (Kärnten) | Klagenfurto (Klagenfurt) |
| (3) Aŭstrio Malsupra (Niederösterreich) | St. Pölten |
| (4) Aŭstrio Supra (Oberösterreich) | Linz |
| (5) Salcburgo (Salzburg) | Salcburgo |
| (6) Stirio (Steiermark) | Graz |
| (7) Tirolo (Tirol) | Innsbruck |
| (8) Vorarlberg | Bregenz |
| (9) Vieno (Wien) | Vieno |
| 300px-SublandojAustriaj.PNG | |
Vidu ankaŭ: Urboj en Aŭstrio
Ĉefartikolo: Esperanto en Aŭstrio
Oostenryk | Österreich | Austria | Ēastrīce | نمسا | Austria | Аўстрыя | Австрия | অস্ট্রিয়া | Aostria | Austrija | Àustria | Rakousko | Awstria | Østrig | Österreich | Αυστρία | Austria | Austria | Austria | Austria | اتریش | Itävalta | Austria | Eysturríki | Autriche | Austrie | Eastenryk | An Ostair | An Ostair | Austria - Österreich | ઑસ્ટ્રિયા | אוסטריה | ऑस्ट्रिया | Austrija | Ausztria | Austria | Austria | Austria | Austurríki | Austria | オーストリア | ავსტრია | 오스트리아 | Nemsa | Estrych | Austria | Éisträich | Oosteriek | Austrija | Austrija | Австрија | Austria | Awstrija | Austria | Öösterriek | अष्ट्रीया | Oostenrijk | Austerrike | Østerrike | Àustria | Австри | Austria | اطريش | Áustria | Austria | Austria | Австрия | आस्ट्रिया | Austria | Nuortariika | Austrija | Austria | Rakúsko | Avstrija | Austria | Аустрија | Österrike | ஆஸ்திரியா | ประเทศออสเตรีย | Austria | Avusturya | ئاۋسترىيە | Австрія | Áo | עסטרייך | 奥地利 | Tang-kok