article

Geografio > Azio > Orienta Azio > Japanio > Ŝikoku


Japanio Sxikoku 1.png Ŝikoku (japane 四国 = kvar provincoj) estas la malplej granda kaj loĝata el la kvar ĉefaj insuloj de Japanio. Administre ĝi konsistigas (kune kun insuletoj) la regionon Ŝikoku kaj konsistas el la kvar prefektejoj Ehime, Kagaŭa, Koĉi kaj Tokuŝima.

La insulo grandas ĉ. 18.000 km² kaj havas 4,5 milionojn da loĝantoj; ĝia plej alta monto, Iŝizuĉi, altas 1982 metrojn. Ŝikoku situas sude de la plej granda insulo Honŝu kaj de 1988 estas ligita al ĝi per ponto "Seto-Ohaŝi", al kiu aldoniĝis intertempe du pliaj pontoj.

Apud Takamatsu, ĉefurbo de Kagaŭa, troviĝas unu el la plej belaj parkoj de Japanio: Ritsurin-parko. La prefektejo mem estas konata pro ĝiaj bongustaj 'Udon'-nudeloj: la pasto estas blanka, pli dika ol kutima pasto kaj kvadratforma anstatau ronda.

Tokushima, ĉefurbo de la samnoma prefektejo, estas tra la tuta Japanio konata pro la 'Awa-odori'-danco, kiu okazas ĉiujare dum la 'O-bon'-festivalo.

Japanaj insuloj

منطقة شيكوكو | Shikoku | Shikoku | Shikoku | Shikoku | Shikoku | Shikoku | Shikoku | Shikoku | Shikoku | Shikoku | Shikoku | 四国 | სიკოკუ (რეგიონი) | 시코쿠 | Sicocum | Shikoku | Shikoku | Shikoku | Shikoku | Шикоку | Shikoku | 四国岛

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Ŝikoku".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld