Ĵurnalismo estas profesio, kiu okupiĝas pri la diskonigo de informoj en publikaj medioj, kaj la scienco, kiu esploras ĵurnalisman agadon. Ĵurnalistoj malkovras ekonomiajn, politikajn kaj sociajn eventojn, observadas kaj kontrolas la potenculojn kaj informas la publikon pri novaĵoj. Krome, ĵurnalismo ankaŭ povas havi amuzan celon.
La taskoj de ĵurnalistoj:
Ĝenerale en ĵurnalisma agado oni klare distingas inter raportado (nur transdono de faktoj, kiuj tamen foje povas esti speciale elektitaj por doni certan impreson) kaj opinio (kiel ekz. oficiala opinio de gazeto, donata en artikolo de la ĉefredaktoro). Ankaŭ recenzo estas esprimo de opinio.
Libera demokratio ne ekzistus sen ĵurnalistaj medioj. Ĵurnalistoj publikigas eventojn, ofte ankaŭ tiujn, kiujn la agitantoj sekretigas. Pro tio ankaŭ oni ofte priskribas la komunikilojn kiel la kvaran potencon en ŝtato, aŭ ankaŭ kiel gardohundojn de la demokratio. Aliaflanke, en malliberaj politikaj sistemoj la ĵurnalismo ofte subtenas la registaron. Ankaŭ ĵurnalistoj povas esti teorie kaj ŝajne liberaj, sed tamen manipulataj plurmaniere.
Art. 19a de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ankaŭ sekurigas la ĵurnalistan laboron:
Ĉiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj.
Laŭ la organizaĵo Reporters sans frontières (Reporteroj sen limoj), en la jaro 2003, 42 ĵurnalistoj estis mortigitaj, ĉefe en Azio. 766 estis kaptitaj, minimume 1.460 estis korpe atakitaj.
Aliflanke, en multaj ŝtatoj ekzistas apartaj rajtoj por ĵurnalisma laboro kaj multaj inter ili garantias tiujn rajtojn en konstitucio. Ekzemplo estas, ke ĵurnalisto rajtas kaŝi la identecon de siaj informantoj, eĉ se ili rilatas al krimo.
Ĉijare, la 3-a de majo estas la tago internacia de la libereco de la gazetaro.
صحافة | Periodisme | Žurnalistika | Journalismus | Journalism | Periodismo | Ajakirjandus | Journalismi | Aokirändüs | Journalisme | עיתונאות | Jurnalisme | Giornalismo | 報道 | 언론 | Журнализам | Internetjournalistiek | Journalistikk | Journalistikk | Dziennikarstwo | Jornalismo | Jurnalism | Журналистика | Žurnalistika | Journalistik | Gazetecilik | 新闻学
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Ĵurnalismo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world