article

Ĝinzoĵinso estas pantalono el bluĝinodreliko. Origine laborvestaĵo de vakeroj kaj ministoj, ĝi populariĝis inter gejunuloj ekde la 1950-aj jaroj kaj troveblas nun en ĉiuj partoj de la mondo.

La nomo venas de Ĝenovo, kie oni uzis bluĝinon en pantalonoj de fiŝistoj aŭ maristoj.

En 1873 Jacob Davis, tajloro en Sanfrancisko, kreis la modernan ĝinzon, aldonante kuprajn nitojn por fortikigi la poŝangulojn. Ĉar mankis al li mono por patentigi sian inventon, li kunlaboris kun Levi Strauss, germandevena drapisto en la sama urbo. La nomo Levi poste fariĝis mondkonata kiel ĝinzmarko.

La originan ĝinzon oni produktis en nur tri grandoj. Establiĝis tradicio, ke aĉetinte novan ĝinzon, oni portu ĝin en akvo por taŭge redukti ĝin.

En la 1950-aj jaroj, usonaj gejunuloj adoptis la ĝinzon kiel mildan protestilon kontraŭ la konformigaj tendencoj de la socio. Tra la 1960-aj jaroj, ĝinzoj tamen fariĝis pli akcepteblaj. Ekster Usono, la ĝinzo furoriĝis kiel kultura simbolo pri la bona vivo.

Ekzistas ankaŭ la ĝinzeto, kun mallongaj gamboj.

Vesto

Jeans | Jeans | Jeans | Jeans | Farkut | Blue-jeans | ג'ינס | Blue-jeans | ジーンズ | Spijkerbroek | Dżinsy | Джинсы | Jeans | Jeans | 牛仔裤

 

This article is licensed under the GNU Free Documentation License. It uses material from the "Ĝinzo".

Home Pageartsbusinesscomputersgameshealthhospitalshomekids & teensnewsphysiciansrecreationreferenceregionalscienceshoppingsocietysportsworld