Ĝibraltara_Markolo.jpg | Gibraltar.jpg La Ĝibraltara Markolo disigas Atlantikan Oceanon (okcidente) de Mediteraneo (oriente). Sur ĝia norda bordo estas Hispanio kaj Ĝibraltaro, sur la suda Maroko kaj Ceŭto. En la antikveco oni nomis tiun markolon la Heraklaj Kolonoj.
Dum jaroj hispana kaj maroka registaroj studadis la fareblecon bori tunelon aŭ konstrui ponton trans la markolon, simile al la Manika Tunelo inter Francio kaj Britio. Vidu UN-dokumenton E/2001/19 Project for a Europe-Africa permanent link through the Strait of Gibraltar (Projekto por daŭra Eŭrop-Afrika ligo tra la Markolo de Ĝibraltaro.) (anglalingve laŭ franclingva originalo)
La markolo en la plej mallarĝa zono ampleksas apenaŭ dek-kelk kilometrojn. Tial, ĝi estis transpasita de Homo antecessor en antaŭhistorio, kaj maŭroj en 711. Nuntempe, ĝi limas inter riĉaj Hispanio kaj Eŭropa Unio kaj malriĉaj Maroko kaj Afriko. La kruta malsamo pri riĉeco stimulas migradon kaj laŭleĝan kaj kontraŭleĝan de afrikanoj norden. Troŝarĝitaj boatoj (hispanlingve, patera) de kontrabandistoj pri homoj kaj drogo klopodas sukcesi kontraŭ elektronika gvatego de hispana polico. Tamen, ofte la boatoj fordrivas aŭ malflosas kaj aperas kadavroj de afrikanoj sur plaĝoj. Simila kaŝmigrado okazas el atlantika Maroko al Fuerteventura kaj de Meksiko al Usono tra Rio Grande del Norte.
Straat van Gibraltar | مضيق جبل طارق | Гибралтарски проток | Estret de Gibraltar | Gibraltarský průliv | Straße von Gibraltar | Strait of Gibraltar | Estrecho de Gibraltar | Gibraltari väin | Gibraltarinsalmi | Détroit de Gibraltar | Estreito de Xibraltar | מצר גיברלטר | Gibraltári-szoros | Selat Gibraltar | Gíbraltarsund | Stretto di Gibilterra | ジブラルタル海峡 | გიბრალტარის სრუტე | 지브롤터 해협 | Fretum Gaditanum | Strooss vu Gibraltar | Gibraltaro sąsiauris | Straat van Gibraltar | Gibraltarsundet | Gibraltarstredet | Cieśnina Gibraltarska | Estreito de Gibraltar | Гибралтарский пролив | Gibraltársky prieliv | Gibraltar sund | Ґібралтарська протока | Eo biển Gibraltar | Sitroet d' Djibraltar | 直布羅陀海峽
This article is licensed under the GNU Free Documentation License.
It uses material from the
"Ĝibraltara Markolo".
Home Page • arts • business • computers • games • health • hospitals • home • kids & teens • news • physicians • recreation• reference • regional • science • shopping • society • sports • world