Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Ilinojo > Ĉikago
Ĉikago (anglalingve, Chicago *) - "La dua urbo", "La urbo de larĝaj ŝultroj", "La porkbuĉisto por la mondo", "La venta urbo".
La nomo venis el indiana frazo kiu signifas "odoro de sovaĝa cepo." Ĉikago estis la loko de Fortikaĵo Dearborn, kie masakriĝis blankhaŭtuloj fare de indianoj en la jaro 1812. La urbo korporaciiĝis en 1833. La urbo pro ĝia oportuna loko por translanda transporto (lago Miĉigano estas obstaklo kontraŭ okcidenta progreso) la urbo rapide kreskiĝis. en 1871 granda fajro, kiun laŭlegende flamigis bovo, detruis la centron de la urbo. Ĝi rekonstruiĝis kaj en 1893 la urbo triumfe okazigis la mond-foiron "Kolumbia Ekspozicio." Je 1900, Ĉikago estis la 6a plej granda urbo en la mondo. Dua mond-foiro okazis en 1933, nomata "Jarcento de Progreso." Dum la alkohol-malpermeso en Usono, Ĉikago gajnis fifamon pro mafia agado kaj polica kontraŭagado.
Dum la dua mondmilito, la Projekton Manhattan oni starigis en Universitato de Ĉikago, por esplori la eblecon de krei atoman bombon. Pli da nobelpremiitoj ligiĝas al tiu universitato ol iu ajn institucio. La amasbuĉejoj en la centro allogis nigrahaŭtajn homojn al laboro kaj el subpremo en la sudaj ŝtatoj. Samtempe la urbo suferis pro la eliro de multaj loĝantoj al la pli verdaj antaŭurboj. Grandaj domaj projektoj konstruiĝis en la urbo, kiuj ne kuracis problemojn de povreco sed kreis pliajn problemojn. En la 1990-aj jaroj, la Chicago Bulls kun Michael Jordan gajnis mondskalan famon en korbopilko.
La urbo havas fortan Esperanto-grupon, kaj gastigis la landan kongreson de ELNA en 1962, 1973, kaj 1989.
شيكاغو | Чикаго | শিকাগো | Chicago | Chicago | Chicago | Chicago | Chicago | Chicago | Chicago, Illinois | Chicago | Chicago | Chicago | Chicago | Chicago, Illinois | שיקגו | Chicago | Chicago | Chicago | Chicago | シカゴ | ჩიკაგო | 시카고 | Sicagum | Čikaga | Čikāga | Chicago | Chicago | Chicago | Chicago | Chicago, Illinois | Чикаго | Chicago | Chicago, Illinois | Chicago | Chicago | Chicago | Чикаго | Chicago | சிகாகோ | ชิคาโก | Chicago | چىكاگو | Чікаґо | Chicago, Illinois | 芝加哥